The Globe and Mail
| The Globe and Mail | ||
|---|---|---|
| taggazeto gazeto de registro | ||
| Komenco | 1936 vd | |
| Antaŭe | The Globe • The Mail and Empire vd | |
| Lando(j) | Kanado vd | |
| Sidejo | Toronto | |
| Ideologio | ||
| Fondinto(j) | George Brown vd | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
The Globe and Mail (esperantigita de la angla kiel "La Globo kaj Poŝto") estas kanada nacia gazeto, publikigata ekde la jaro 1844, kaj intertempe presita en kvin urboj en okcidenta kaj centra Kanado. Ĝi fondiĝis en Toronto kaj havas sian centran redakcion tie. Gazetaj eldonoj aperas ĉiun lundon ĝis sabaton.
Kun semajna legantaro de ĉirkaŭ 2 milionoj en 2015, ĝi estas la plej vaste legata gazeto de Kanado dum labortagoj kaj sabatoj, kvankam ĝi falas iomete malantaŭ la Toronto Star (Toronta Stelo) en la suma semajna cirkulado ĉar la Stelo publikigas dimanĉan eldonon, dum la Globo ne faras. La gezeto estas rigardataj de iuj kiel la gvida, plej aŭtoritata kaj plej fidinda gazeto de Kanado (nomata "referenca periodaĵo" aŭ gazeto de registro).
La firmao kiu posedas la gazeton estas The Woodbridge Company, bazita en Toronto.
Eksteraj rilatoj
[redakti | redakti fonton]

