The Guardian (Niĝerio)
| The Guardian | ||
|---|---|---|
| gazeto | ||
| Komenco | 1983 vd | |
| Lando(j) | Niĝerio vd | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
The Guardian (signifante La Gardanto) estas niĝeria sendependa ĉiutaga gazeto, establita en 1983, eldonita de Guardian Newspapers Limited en Lagoso, Niĝerio. [1]
Ĝi estas konata kiel pioniro en enkonduko de enketema ĵurnalismo kaj redakcia enhavo al Niĝerio. [2][3]
Historio
[redakti | redakti fonton]The Guardian estis fondita en 1983 de Alex Ibru, komercisto, kaj Stanley Macebuh, ĉefverkisto ĉe la Daily Times, kaj ĝiaj originoj kuŝas en la originala The Guardian de Britio. The Guardian estis pioniro en enkonduko de opinia verkado al la altprofilaj religiaj malplimultoj en Niĝerio. La gazeto unue eldoniĝis la 22an de februaro 1983 kiel nacia, sendependa publikaĵo kiel semajna gazeto, eldonita dimanĉe. [4] Ĝi fariĝis ĉiutaga gazeto la 4an de julio 1983.
Dum la registaro de Muhammadu Buhari, la ĵurnalistoj Tunde Thompson kaj Nduka Irabor estis senditaj al malliberejo en 1984 laŭ la Kvara Amendo de 1984, kiu limigis gazetaran liberecon. [5][6]
La 26-an de aŭgusto 1989, The Guardian publikigis longan leteron de D-ro Bekolari Ransome-Kuti, homaj-rajtoj-aktivulo, titolitan "Malferma Letero al Prezidanto Babangida", kritikante tion, kion li vidis kiel plian subpremon de la registaro kontraŭ esprimlibereco. [7]
The New York Times priskribis The Guardian en 1988 kiel "la plej respektatan gazeton en Niĝerio". [3]
La gazeto The Guardian estas posedata de membro de etna minoritata grupo. La gazeto estas tolerema al iu ajn etna grupo, religia komunumo, politika partio aŭ alia grupo kun malsama opinio. [8] Tamen, la gazeto estis akuzita pri montrado de malamo al la igboj.
The Guardian estas la ĉefa konkursanto al The Punch por reklamado, kvankam ne por cirkulado. [9]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The Guardian. JournalSeek. Arkivita el la originalo je 2011-07-16. Alirita 14 May 2011 .
- ↑ . Buhari And The Subtle, "No Court Declaration". Nigerian Pilot (20 April 2011). Alirita 14 May 2011 .
- ↑ 3,0 3,1 "Lagos Journal; A Gleeful David Faces the Goliath That Is Nigeria", The New York Times, 28 October 1988.
- ↑ With The Guardian, Alex Ibru came, saw and conquered (en-US) (2018-07-04). Arkivita el la originalo je 2022-05-23. Alirita 2022-05-23 .
- ↑ Stanley Mokaogwu (19 March 2011) Investigative Journalism: A Panacea For Corruption. Arkivita el la originalo je 24 March 2011. Alirita 14 May 2011 .
- ↑ . Buhari And The Subtle, "No Court Declaration". Nigerian Pilot (20 April 2011). Alirita 14 May 2011 .
- ↑ Johnson-Odim, Cheryl. (1997) For Women and the Nation: Funmilayo Ransome-Kuti of Nigeria. University of Illinois Press.
- ↑ Siapera, Eugenia. (2004) At the Interface: Continuity and Transformation in Culture and Politics. Rodopi, p. 68ff.
- ↑ Nigeria: The Punch newspaper seeks to knock out the competition. RAP21 (7 September 2004). Arkivita el la originalo je 2013-04-15. Alirita 18 July 2021 .

