The Irish Times
| The Irish Times | ||
|---|---|---|
| taggazeto gazeto | ||
| Komenco | 29-a de marto 1859 vd | |
| Landoj | Irlando vd | |
| Sidejo | Dublino | |
| Ideologio | ||
| Fondintoj | Lawrence Knox vd | |
| Filioj | The Nationalist and Leinster Times (en) | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
The Irish Times estas irlanda nacia ĉiutaga gazeto, fondita en Dublino la 29-an de marto 1859. Ĝi estas publikigata ĉiutage krom dimanĉoj. [1]
The Irish Times estas ĉefa kaj registra de Irlando. [2] [3] Ĝia redakcio subtenas ideologion de socia liberalismo, tamen alprenas centrisman kaj dekstran pozicion pri ekonomiaj aferoj.
Ĝi estas en furioza konkurenco kun la Irish Independent, ĉiutaga gazeto ankaŭ eldonata en Dublino. Dum la Irish Independent estas konsiderata liberal -komerca publikaĵo kaj relative populist-naciisma (temo pri irlanda reunuiĝo), la Irish Times karakteriziĝas per sia orientiĝo al maldekstra-liberalaj socialŝtataj ideoj.
La eldonkvanto de la gazeto malkreskis en la lastaj jaroj. Laŭ la brita kompanio "ABC", la Irish Times havis ĉiutagan eldonkvanton de 100 951 ekzempleroj dum la unua duono de 2011, kaj la averaĝa ĉiutaga eldonkvanto estis 92 565. [4]
Origine protestanta kaj naciisma gazeto, The Irish Times ŝanĝis sian fokuson tra la jaroj kaj nun estas liberala socidemokrata gazeto, kiu estas neŭtrala pri la rilato inter la Irlanda Respubliko kaj Nord-Irlando.
Historio
[redakti | redakti fonton]Komence, la publikaĵo estis fondita kiel irlanda naciisma gazeto, poste, post ŝanĝo de posedanto, dum du jardekoj ĝi estis la voĉo de irlandaj uniistoj (subtenantoj de pli proksima politika kaj kultura interproksimiĝo inter Irlando kaj Britio). Hodiaŭ, la gazeto jam ne estas konsiderata nek uniista nek naciisma, sed estas perceptita simple kiel liberala gazetaro.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Flanagan, Peter, "Irish Times seeking €2m in cost savings", Irish Independent, 28 January 2011.
- ↑ O'Clery, Conor, "How an Irish passport opens doors", 21 October 2014.
- ↑ Dwan, David, "The Irish Times, book review", The London Standard, April 2009. Arkivigite je 2014-05-27 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ O'Clery, Conor, "How an Irish passport opens doors", 21 October 2014.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- The Times (Unuiĝinta Reĝlando)
- The New York Times (Usono)

