The Jazz Singer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Ĵazo-kantisto
longa filmo
Originala titolo The Jazz Singer
Produktadlando  Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 6-a de oktobro 1927
Daŭro 89 minutoj
Ĝenro Muzikalo/Dramo
Kameraado Hal Mohr
Buĝeto Usona $422.000
Reĝisoro(j) Alan Crosland
Gordon Hollingshead
Produktisto(j) Jack Warner
Scenaro Alfred A. Cohn
Laŭ la verko de Samson Raphaelson (dramo)
Filmita en  Usono
Loko de rakonto Novjorko
Muziko de Louis Silvers
Ĉefrolantoj Al Jolson
May McAvoy
Warner Oland
Produktinta firmao Warner Bros. 
The Vitaphone Corporation
Distribuo Warner Bros.
IMDb
vdr

The Jazz Singer ("La Ĵazo-kantisto") estas 1927-jara muzikala filmo direktita de Alan Crosland. Ĝi estas la unua plendaŭra filmo kun sinkronaj scenoj de dialogo nome la unua sonfilmo, kaj tiele ĝi estis unu el la unuaj filmoj kiuj inkludis sinkronigitan muzikon kombinitan kun bildo, kaj ĝi markas la turnopunkton en la mondo de kinejo de la silenta-muta kinejo al la parolanta kinejo (kvankam ĝi ne estas la unua).

La aŭdio en la filmo estis kombinita kun dialogo kun kantoj, kaj kvankam ĝi estas konsiderita la unua el la parolantaj filmoj, la filmo enhavas malmulton da minutoj kun kantado kaj parolado, la plej multaj el la dialogoj en la filmo estas peritaj uzante subtekstojn. kaj la aktorado kiu karakterizas silentan kinejon.

Tiu ĉi filmo malfermis la komercan furoron de parolataj filmoj, kaj la malkreskon de silentaj filmoj. Aktoris en la filmo Al Jolson, kiu ludas ses kantojn. Ĝi estis verkita de Alfred A. Cohn, bazite de muzikala dramo de Samson Raphaelson.

La filmo rakontas pri juda kantisto kiu defias sian patron por atingi sian revon iĝi ĵaz-kantisto.

La teatraĵo "The Jazz Singer" sekvis la filmon en 1929 kaj iĝis la unua muzikalo bazita sur antaŭa filmo, io kiu karakterizas Broadway hodiaŭ kun popularaj muzikaloj kiel ekzemple The Lion King, Kinky Boots, Beetlejuice kaj Hairspray.

En 1996, la filmo estis elektita por esti konservita en la Nacia Filmarkivo de Usono. En 1998, la filmo estis voĉdonita 90-a en la listo de la plej bonaj usonaj filmoj de ĉiuj tempoj fare de la American Film Institute.

Pluraj aliaj versioj estis faritaj por la filmo.

Intriga resumo[redakti | redakti fonton]

Jackie Rabinovitch, juda knabo en Novjorko, revas iĝi ĵazkantisto, dum lia patro volas ke lia filo daŭrigu sian karieron kiel kantoro. Post granda batalo, Jackie forlasas la hejmon kaj aliĝas al amkantistotrupo. Jarojn poste, Jackie iĝas Jack Robin kaj alfrontas grandan prezenton sur Broadway. Sojle de la malfermo, estas la vespero de Jom Kippur, lia patrino informas al li ke lia patro estas malsana, eble eĉ mortanta, kaj ke li devas anstataŭigi lin en la sinagogo per la Kol Nidre -preĝo. Pro premo de lia patrino unuflanke (kiu kolizias kun la premo de lia reklamanto kaj lia ne-juda amatino), Jackie decidas diri la Kol Nidre-preĝon anstataŭe de sia patro, kaj la Broadway-prezento estas prokrastita. La gepatroj estas feliĉaj kun lia decido kaj vidas ĝin kiel pruvo ke Jackie restas juda ĉe koro. La venontan tagon, la patro de Jackie mortas, kaj Jackie aperas sur Broadway kaj estas granda sukceso.