The Jimi Hendrix Experience

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Jimi Hendrix Experience
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr
Reklama foto de la bando en 1968.

The Jimi Hendrix Experience estis anglusona rokmuzika bando kiu formiĝis en Westminster, Londono, en Septembro 1966. La kantisto, kantoverkisto kaj gitaristo Jimi Hendrix, la basisto Noel Redding, kaj la drumisto Mitch Mitchell formis la grupon, kiu estis aktiva ĝis Junio 1969. Dum tiu tempo, ili publikigis tri studialbumojn kaj ixgis unu el la plej popularaj rokuloj. En Aprilo 1970, Hendrix, Mitchell, kaj la basisto Billy Cox ludis kaj registris ĝis la morto de Hendrix la 18an de Septembro, 1970. Tiu posta trio estis foje nomita la "Jimi Hendrix Experience", sed tiu titolo neniam estis formaligita.

Tre influa en la popularigo de ŝtonroko kaj de psikedela roko,[1] la Experience estis plej bone konata pro la kapablo, stilo, kaj karismo de la ĉefulo, Jimi Hendrix. Ĉiuj tri bandaj studialbumoj, nome Are You Experienced (1967), Axis: Bold as Love (1967) kaj Electric Ladyland (1968), atingis rangon en la 100 pintaj sukcesoj de la listo de la gazeto Rolling Stone por la 500 plej grandaj albumoj ĉiutempaj, en lokoj 15a, 82a kaj 54a respektive. En 1992, la Jimi Hendrix Experience estis enmetita en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo.

Membroj[redakti | redakti fonton]

  • Jimi Hendrix – ĉefa voĉo, gitaroj[2]
  • Mitch Mitchell – drumoj, akompana voĉo
  • Noel Redding – baso, akompana voĉo (1966–1969)[3]
  • Billy Cox – baso, akompana voĉo (1970)[4]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Whiteley, Sheila. "Progressive Rock and Psychedelic Coding in the Work of Jimi Hendrix". Popular Music. 9 (1): 37–60. doi:10.1017/s026114300000372x.
  2. Hendrix foje ludis ankaŭ bason, pianon, harmonikon, kampaneton, bekfluton, kaj kazuon
  3. Redding foje ludis gitaron
  4. Dum Aprilo–Septembro 1970 turneo kun basisto Billy Cox, la trio estis foje nomita "Jimi Hendrix Experience"