The King's Speech
| The King's Speech | |
|---|---|
| Oskar-premiito | |
| filmo | |
| Originala titolo | The King's Speech |
| Originala lingvo | angla lingvo |
| Kina aperdato | 6 sep. 2010, 23 dec. 2010, 7 jan. 2011, 17 feb. 2011 |
| Ĝenro | filmbiografio, drama filmo, historifilmo |
| Kameraado | Danny Cohen |
| Reĝisoro(j) | Tom Hooper |
| Produktisto(j) | Iain Canning • Gareth Unwin • Emile Sherman |
| Scenaro | David Seidler |
| Filmita en | Londono • Odsal Stadium • Halton House • Portland Place • Battersea Power Station • Elland Road • Hatfield House • Knebworth House • Lancaster House • Old Royal Naval College • Queen Street Mill • Cumberland Lodge • Drapers' Hall • Wendover Woods • Elstree Studios • Katedralo de Ely • Englefield House • Harley Street • Pullens buildings • Shubra El-Kheima |
| Loko de rakonto | Londono • Kastelo Balmoral |
| Muziko de | Alexandre Desplat |
| Rolantoj | Colin Firth • Geoffrey Rush • Helena Bonham Carter • Guy Pearce • Timothy Spall • Michael Gambon • Derek Jacobi • Jennifer Ehle • Anthony Andrews • Claire Bloom • Eve Best • Calum Gittin • David Bamber • Ramona Marquez • Simon Chandler • Adrian Scarborough • Freya Wilson • Patrick Ryecart • Orlando Wells • Tim Downie |
| Produktinta firmao | UK Film Council See-Saw Films Bedlam Productions |
| Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Filmo • Akademia Premio por la Plej Bona Aktoro • Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Scenaro • BAFTA Award for Best Film • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Aktoro • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Muntisto • Eŭropa Filmopremio – Popola Elekto por la Plej Bona Eŭropa Filmo • National Board of Review: Top Ten Films |
| IMDb | |
La Parolado de la Reĝo estas brita biografia filmo el 2010, reĝisorita de Tom Hooper. Colin Firth ludas la rolon de Reĝo Georgo la 6-a de Britio, kiu venkas sian balbutadon helpe de kompata terapiisto. La filmo gajnis kvar Akademiajn Premiojn en 2011: Plej Bona Filmo, Plej Bona Reĝisoro, Plej Bona Aktoro kaj Plej Bona Origina Scenaro.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Albert (Colin Firth), konata al sia familio kiel "Bertie", suferas de severa balbutado, kaj la brita reĝa familio pridubas lian taŭgecon kiel heredonto de la trono. Liaj parolproblemoj estas tenataj sekretaj de la publiko, sed malkaŝiĝas kiam li estas vokita por doni sian unuan publikan paroladon.
Kiam lia plej aĝa frato Eduardo abdikas la tronon en 1936 post la morto de ilia patro, Bertie kontraŭvole konsentas iĝi Reĝo de la Brita Imperio. Li prenas la nomon Georgo la 6-a. Samtempe, li renkontas parolterapeŭton Lionel Louge (Geoffrey Rush), kiu, per siaj netradiciaj metodoj, provas trovi solvon por la balbutado de la reĝo.
Britio alfrontas novan mondmiliton, kaj ĉio atingas sian kulminon kiam la nova reĝo devas doni la paroladon de sia vivo - por enstampi forton kaj kuraĝon en la tutan nacion.

