The Kinks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Kinks
Persona informo
Okupo
Verkoj You Really Got Me
Waterloo Sunset
Lola
TTT
Retejo http://thekinks.info
vdr

The Kinks estas brita roka muzikbando, formita en Muswell Hill, norda Londono, en 1963 fare de la fratoj Ray kaj Dave Davies. Ili estas konsiderataj kiel unu el la plej influaj rok-bandoj de la 1960-aj jaroj.[1][2] La bando aperis dum la pinto de la britaj Ritmenbluso kaj Merseybeat, kaj estis por mallonge parto de la Brita invado en Usonon ĝis la malpermeso de ilia turneo en 1965. Ilia tria unuopaĵo, verkita de Ray Davies nome "You Really Got Me",[2][3] iĝis internacia sukceso, en la pintolistoj de Britio atingante ankaŭ la Top 10 pintajn dekojn en Usono.[4]

La muziko de the Kinks inspiriĝis el ampleksa gamo de influoj, kiel de usonaj R&B kaj rock and roll dekomence, kaj poste adoptante britajn "music hall", folklorajn, kaj kontreajn influojn. La banda akiris reputacion pro montrado de la anglaj kulturoj kaj vivostilo, pelita de la ingenia observema verkostilo de Ray Davies,[1][2][3][5] kio evidentiĝis en albumoj kiel Face to Face (1966), Something Else (1967), The Village Green Preservation Society (1968), Arthur (1969), Lola Versus Powerman (1970), kaj Muswell Hillbillies (1971), kun iliaj akompanaj unuopaĵoj kiel la transatlantika sukcesa kanto "Lola" (1970). Post neproduktiva periodo meze de la 1970-aj jaroj, la bando faris revivigon dum la lastaj 1970-aj kaj komencaj 1980-aj jaroj per siaj albumoj Sleepwalker (1977), Misfits (1978), Low Budget (1979), Give the People What They Want (1981) kaj State of Confusion (1983), el kiuj la lasta produktis unu el la plej sukcesaj usonaj sukcesaĵoj, nome "Come Dancing". Krome, grupoj kiel Van Halen, the Jam, the Knack, the Pretenders kaj the Romantics reludis iliajn kantojn, helpante pliigi la diskovendojn de the Kinks. En la 1990-aj jaroj, muzikistoj de "Britpop" kiel Blur kaj Oasis citis la bandon kiel ĉefa influo.[1]

Ray Davies (ritmogitaro, ĉefa voĉo, klavaro) kaj Dave Davies (ĉefa gitaro, voĉo) restis membroj tra la tuta 33-jara kariero de la bando. La aliaj pli longdaŭra membro, Mick Avory (drumoj kaj perkutado), estis anstataŭita de Bob Henrit, antaŭa membro de Argent, en 1984. Origina basgitaristo Pete Quaife estis anstataŭita de John Dalton en 1969. Post la foriro de Dalton en 1976, Andy Pyle por mallonge servis kiel banda basisto antaŭ esti anstataŭita de Argent-banda basisto Jim Rodford en 1978. Sesia klavaristo Nicky Hopkins akompanis la bandon en la studilaboro por multaj el iliaj registraĵoj el mezo ĝis fino de la 1960-aj jaroj. La bando iĝis oficiale kvinopo en 1970, kiam klavaristo John Gosling aliĝis. Gosling foriris en 1978; li estis unue anstataŭita de eks-Pretty Things-ano Gordon Edwards, poste pli permanente de Ian Gibbons en 1979. La bando faris sian lastan publikan aperon en 1996 kaj disiĝis en 1997 kiel rezulto de kreiva forpuŝiĝo inter la fratoj Davies.[6]

The Kinks havis kvin inter-10 pintajn sukcesajn unuopaĵojn en la usona pintolisto de la gazeto Billboard. Naŭ al iliaj albumoj pintolistiĝis inter 40 pintaj.[7] En Britio, ili havis dek sep inter-20 pintajn sukcesajn unuopaĵojn kaj kvin inter-10 pintajn sukcesajn albumojn.[8] Kvar Kinks-albumoj estis atestigitaj kiel oraj diskoj fare de RIAA kaj tiukadre oni certigis, ke la bando estis vendintaj 50 milionoj da diskoj tutmonde.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 . The Kinks Biography on All Music.com. Alirita 20a de Novembro 2009.
  2. 2,0 2,1 2,2 The Kinks. Rock and Roll Hall of Fame (2007). Arkivita el la originalo je 27a de Junio 2018. Alirita 20a de Novembro 2009.
  3. 3,0 3,1 The Kinks. Blender.com. Arkivita el la originalo je 13a de Julio 2010. Alirita 8a de Decembro 2009.
  4. Charts And Awards. Allmusic. Alirita 20a de Novembro 2009.
  5. "The Kinks Biography". Rolling Stone. Arkivita el la originalo la 21an de Junio 2008. Alirita la 20an de Novembro 2009.
  6. Hinman, Doug. (2004) The Kinks: All Day and All of the Night. Hal Leonard Corporation, p. 340–342. ISBN 0-87930-765-X.
  7. "Discography". Allmusic. Alirita la 25an de Novembro 2009.
  8. Rogan, Johnny (2004). passim ("Chart Positions" data)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]