The Korea Herald
| The Korea Herald | ||
|---|---|---|
| gazeto | ||
| Komenco | 1953 vd | |
| Landoj | Sud-Koreio vd | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
The Korea Herald (koree 코리아헤럴드, signifante Heroldo de Koreio) estas sudkorea ĉiutaga gazeto publikigita en la angla. Ĝin funkciigas la Herald Corporation, sudkorea anglalingva informa kaj eduka kompanio. La gazeto estas parto de Herald Media kaj estas membro de la Asia News Network. [1][2][3] [4][5]
Ĝi estas unu el tri anglalingvaj ĉiutagaj gazetoj eldonitaj en Sud-Koreio (la aliaj du estas The Korea Times kaj Korea JoongAng Daily)
La gazeto unue eldoniĝis en aŭgusto 1953 kiel The Korean Republic. En 1965, la gazeto estis renomita The Korea Herald. [6]
Ekde majo 1977, ili ankaŭ lanĉis la franclingvan eldonon de la Courrier de la Corée, kaj ekde 2014, la K-Pop Herald, dediĉitan al la distra industrio, precipe K-popmuziko.
En 1995, la gazeto lanĉis la retejon koreaherald.com. En 2011, ĝi nuntempe havas pli ol 40 000 vizitantojn ĉiutage.
Libroserio "Kompreno pri Koreio"
[redakti | redakti fonton]En 2007, la Korea Herald lanĉis libroserion titolitan "Kompreno pri Koreio", 20 jarojn post la protestoj de 1987, kiuj kondukis Sud-Koreion al demokratio. La serio celis provizi profundan analizon de la ŝanĝoj en Sud-Koreio dum la pasintaj 20 jaroj. La Korea Herald publikigis ok librojn: Kompreno pri Koreio, Socia Ŝanĝo en Koreio, Politika Ŝanĝo en Koreio, Nova Nacia Strategio por Koreio, Korea Ondo, Praeksplodo en Kapitalmerkato, Financa Industrio ĉe Vojkruciĝo, kaj Kompreno pri Dokdo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ History. Herald Corporation Inc.. Arkivita el la originalo je 2024-04-16. Alirita 2024-05-08 .
- ↑ . Top headlines in major S. Korean newspapers (2024-05-08). Alirita 2024-05-08 .
- ↑ (2020) “Novel Coronavirus (COVID-19) Pandemic: The Role of Printing Media in Asian Countries”, Frontiers in Communication 5, p. 100. doi:10.3389/fcomm.2020.557593.
- ↑ The Korea Herald Archives. Asia News Network. Arkivita el la originalo je 2024-04-16. Alirita 2024-05-08 .
- ↑ Lim, Jeong-yeo, "Asia News Network discusses past 20 years, future ahead", Herald Corporation, Inc., 2019-04-25.
- ↑ “”, Encyclopedia of Korean Culture (ko). Alirita 2024-09-26..

