The Lion King

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Leona Reĝo
longa movbilda filmo
Originala titolo The Lion King
Produktadlando  Usono
Originala lingvo angla lingvo
svahila lingvo
Kina aperdato 15-a de junio 1994
Daŭro 89 minutoj
Ĝenro komedia aventuro
Buĝeto $97,300,000 (taksata)
Reĝisoro(j) Roger Allers
Rob Minkoff
Produktisto(j) Don Hahn
Scenaro Irene Mecchi
Jonathan Roberts
Linda Woolverton
Filmita en  Usono
Loko de rakonto Afriko
Muziko de Elton John
Hans Zimmer
Produktinta firmao Walt Disney Animation Studios 
Walt Disney Pictures
Distribuo Walt Disney Pictures
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Originala Partituro
IMDb
vdr

La Leona Reĝo (The Lion King) estas la 32-a animacia filmo produktita de Disney kaj publikigita en 1994. Mezurata per la enspezoj en kinejoj ĝi estas la plej sukcesa klasika desegnita filmo. La ago estas pri la leonido Simba kaj pri lia malfacila serĉado de sia pozicio en la "cirklo de la vivo".

Voĉaktoroj en la filmo estas Matthew Broderick, Jeremy Irons, James Earl Jones, Jonathan Taylor Thomas, Nathan Lane, Ernie Sabella, Moira Kelly, Robert Guillaume, Rowan Atkinson, Whoopi Goldberg, Cheech Marin, kaj Jim Cummings.

En 1997 la filmo estis adaptata al muzikteatraĵo. En 1998 kaj 2004 la daŭrigoj La Leona Reĝo 2: La Fiereco de Simba kaj La Leona Reĝo 1½ (en kelkaj landoj: La Leona Reĝo 3: Hakuna Matata) aperis.

Intrigo

La patro de Simba, Mufasa, estas la reĝo de la Fierec-Landoj. Li regas sian reĝlandon bonece kaj saĝe, kaj instruas al Simba la "cirklon de la vivo" kaj la ekvilibron, per kiu ĉiuj bestoj estas unuigataj. La pli juna frato de Mufasa, Skar, envias la rangon de sia nevo kiel heredonto kaj projektas iĝi la reĝo perforte.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Tial li alianciĝas kun tri hienoj (Ŝenzi, Banzaj kaj Ed), kiuj helpas al li. Ĉe sia unua provo por mortigi Simba-n, Skar parolas "erare" de elefanto-tombejo, sciante ke li vekas la scivolemon de la leonido. Kun sia amikino Nala, Simba eskapas de ilia gardisto Zazu, kaj iras ĉe la elefanto-tombejon. Tie, ili renkontas la hienojn. Mufasa, kiu estis informita de Zazu, savas la geleonidojn.

Ĉe la venonta provo, la hienoj de Skar igas gnu-stampedon en ravino, kien Skar logis Simba-n antaŭe. Mufasa povas savi sian filon, sed la gnuoj terigas lin. Li saltas roken kaj petas helpon de Skar. Sed tiu premis siajn krifojn en la krurojn de Mufasa, dirante : "Longe vivu la reĝo." Poste li faligas Mufasa-n kaj kaŭzas lian morton. Li diras al Simba ke la morto de Mufasa estas lia kulpo kaj kondamnas lin foriri dirante : "Forkuru! Kuru! Forkuru kaj neniam revenu!" Kiam Simba foriras despere, Skar komandas al la hienoj mortigi lin. Sed Simba povas eskapi, sen ke Skar eksciu ĝin.

La juna Simba kolapsas en la dezerto, kaj estas trovata de Timon (surikato) kaj Pumbaa (fakoĉero), kiuj instruas al li ilian vivan filozofion "Hakuna matata" (Neniuj malkvietoj). Grandiĝinte ĉe ili, Simba retrovas sian infanaĝamikinon Nala-n, kiu serĉas helpon kaŭze de la diktaturo de Skar. Ŝi petas al Simba ke li revenu kaj prenu sian pozicion kiel reĝo. Sed li ne volas, ĉar li estas feliĉa kun sia filozofio kaj pensas ke li responsas la morton de sia patro.

En tiu situacio, amiko de Mufasa, Rafiki, aperas por pruvi ke Mufasa vivas por ĉiam en Simba. La spirito de Mufasa konvinkas sian filon finfine reveni kaj iĝi la ĝusta reĝo. Do li kaj liaj amikoj venas hejmen.

Alveninte, Simba vidas la detruadon, kiun Skar kaŭzis. Li renkontas Skar-on, kiu volas ke Simba konfesu sian kulpon pri la morto de Mufasa. Skar pelĉasis Simba-n en abismon, ĝis Simba estas en la sama situacio kiel lia patro. Tiel Skar konfesas al sia nevo, ke li mortigis Mufasa-n. Furioze, Simba liberiĝas kaj devigas Skar-on diri la veron.

Sekve de tio, la leoninoj kaj la gehienoj ekbatalas, dum Skar provas fuĝi. Simba trovas lin, kaj Skar diras ke estis la kulpo de gehienoj, ke ili estas la "malamikoj", kion ili aŭdas. Skar petas Simba-n pri pardono, kaj Simba respondas la saman ion, kion lia onklo diris al li : "Kuru! Forkuru kaj neniam revenu!". Skar ekatakas Simba-n, kaj Simba povas faligi Skar-on en la abismon, kie la hienoj atendas lin.

Finfine Simba iĝas reĝo. Li havas filinon kun Nala.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Ĉefparolantoj

Roluloj

Inter la krampoj estas la traduko de la svahila lingvo.

  • Mufasa (La nomo el la lasta reĝo de Kenjo) : La reĝo de Fierec-Roko, patro de Simba, kaj kunvivulo de Sarabi. Lia saĝa regado estas finata de sia frato Skar.
  • Sarabi (Iluzio) : La kunvivulino de Mufasa kaj la patrino de Simba.
  • Nala (Bonŝanco) : Amikino kaj venonta kunvivulino de Simba. Laŭ la kromreĝisoro oni pensis dum la produktado ke Nala estus la filino de Mufasa aŭ de Skar. Simba kaj ŝi estus gekuzoj aŭ duongefratoj, oni decidis aliiel.
  • Rafiki (Amiko) : Estas amiko de Mufasa kaj tiu, kiu helpas al Simba trovi la ĝustan vojon. Li loĝis en baobabo.
  • Sarafina : La patrino de Nala. Ŝia nomo ne aperas dum la filmo, sed en la fino.
  • Skar (El la angla scar = cikatro) : La pli juna frato de Mufasa kaj la onklo de Simba. Li volas iĝi la reĝo de Fierec-Roko. Laŭ libroj kiuj nur estas aperinta Usonuje, oni eksciis ke sia vera nomo estas Taka (malpuraĵo), ĝis li havas sian cikatron.
  • Ŝenzi (Feroca), Banzaj (Embuska) kaj Ed : Tri hienoj kiuj helpas al Skar mortigi Mufasa-n. Ed ne parolas, sed nur ridas histerie.
  • Simba (Leono) : La filo de Mufasa kaj venonta reĝo. Li estas ekzilata de Skar.
  • Timon kaj Pumbaa (Nesingardema) : Surikato kaj verukapro kiuj adoptas Simba-n kaj instruas ilian vivan filozofion al li.
  • Zazu : Ruĝbeka bucero laboranta kiel reĝa majordomo.

Kantoj de la filmo

  • La Cirklo de vivo (The Circle of Life) (Debutogeneriko) – Solisto kaj ĥoro
  • La Matena Komunikaĵo (The Morning Report) (En la versio de 2003) – Zazu
  • Mi nur ne povas atendi esti reĝo (I Just Can't Wait To Be King) – infana Simba, infana Nala kaj Zazu
  • Estu pretaj (Be Prepared) – Skar kaj la gehienoj
  • Hakuna matata - Timon, Pumbaa kaj Simba (plenkreska kaj infana)
  • Ĉu oni povas senti amon ĉi-nokte? (Can You Feel the Love Tonight?) – Simba, Nala, Timon kaj Pumbaa
  • Can You Feel the Love Tonight? (Finogeneriko) – Elton John

Titoloj de la filmo tra la mondo

  • Afrikansa : Die Leeukoning
  • Albana : Mbreti luan
  • Angla : The Lion King
  • Araba : الأسد الملك (Āl-ʾased āl-mālik)
  • Bulgara : Цар лъв (Car lăv)
  • Ĉeĥa : Lví král
  • Ĉina : 狮子王 (Shīzi Wáng)
  • Dana : Løvernes konge
  • Estona : Lõvikuningas
  • Finna : Leijonakuningas
  • Franca : Le Roi lion (lə ʁwa ljɔ̃)
  • Germana : Der König der Löwen
  • Greka : Ο Βασιλιάς των Λιονταριών (O Vasiliás ton Liondarión)
  • Hispana : El Rey León
  • Hebrea : מלך האריות (Melekh Ha'arayot)
  • Hungara : Az Oroszlánkirály
  • Islanda : Konungur ljónanna
  • Itala : Il Re leone
  • Japana : ライオン・キング (Raion・Kingu)
  • Kataluna : El Rei Lleó
  • Kartvela : მეფე ლომი (Mep'e lomi)
  • Korea : 라이온 킹 (Raion King)
  • Kroata : Kralj lavova
  • Litova: Liūtas karalius
  • Nederlanda : De Leeuwenkoning
  • Persa : شیرشاه (Šayr Šāha)
  • Pola : Król Lew
  • Portugala : O Rei Leão
  • Rumana : Regele Leu
  • Rusa : Король-лев (Korol’-lev)
  • Serba : Краљ лавова (Kralj lavova)
  • Slovaka : Levji kralj
  • Svahilia : Mfalme Simba
  • Sveda : Lejonkungen
  • Taja : เดอะ ไลออนคิง
  • Turka : Aslan kral


Eksteraj ligiloj