The Little Prince (filmo de 2015)
The Little Prince | |
---|---|
![]() | |
movbilda filmo | |
Originala titolo | Le Petit Prince |
Originala lingvo | angla lingvo • franca lingvo |
Kina aperdato | 29 jul. 2015, 16 okt. 2015, 10 dec. 2015, 24 dec. 2015, 5 nov. 2015 |
Ĝenro | fantasta filmo, filmo bazita de literatura verko, porfamilia filmo, aventura filmo, drama filmo |
Reĝisoro(j) | Mark Osborne |
Produktisto(j) | Dimitri Rassam • Moritz Borman |
Muziko de | Hans Zimmer |
Rolantoj | sen valoro |
Produktinta firmao | Orange |
IMDb | |
The Little Prince (france Le Petit Prince, itale Il piccolo principe, "La Eta Princo") estas franca animacia filmo reĝisorita de Mark Osborne, kunverkita de Bob Persichetti kaj Irena Brignull kaj aperinta en 2015. Ĝi estas adaptita laŭ la samnoma libro de Antoine de Saint-Exupéry.
Tiu filmo kombinas du animaciajn teknikojn: komputilgeneritaj bildoj kaj haltomovo.
En 2016, Le Petit Prince ricevis premion César por plej bona animacia filmo.
Temo
[redakti | redakti fonton]Por sukcese eniri la prestiĝan Akademion Werth, la Eta Knabino kaj ŝia patrino translokiĝas en novan domon. La studema ferio de la Eta Knabino (serioza kaj matura por sia aĝo), ritmita de la rigora horaro establita de ŝia patrino, estos interrompita de la Aviadisto, najbaro same ekscentra kiel malavara. Kun li, ŝi malkovros eksterordinaran mondon kie ĉio eblas. Tiam komenciĝas la aventuro de la Eta Knabino en la mondo de la Eta Princo.