Saltu al enhavo

The Magnificent Seven

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Impona Sesopo
filmo
Originala titolo The Magnificent Seven
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 12 okt. 1960, 24 feb. 1961, 3 maj. 1961, 23 okt. 1960, 1960
Ĝenro vakera filmo, drama filmo, agfilmo
Kameraado Charles Lang
Reĝisoro(j) John Sturges
Produktisto(j) John Sturges
Scenaro Walter Newman  Walter Bernstein  William Roberts  Kurosawa Akira
Filmita en Meksiko
Loko de rakonto Meksiko Teksaso
Muziko de Elmer Bernstein
Rolantoj Yul Brynner  Eli Wallach  Steve McQueen  James Coburn  Robert Vaughn  Charles Bronson  Horst Buchholz  Brad Dexter  Vladimir Sokoloff  John A. Alonzo  Whit Bissell  Robert J. Wilke  Val Avery  Bing Russell  Valentin de Vargas  Fernando Rey  Victor French  Joseph Ruskin  Rico Alaniz  Enrique Lucero  Larry Duran  Jim Davis
Produktinta firmao United Artists 
The Mirisch Company
IMDb
vdr

The Magnificent Seven (La Impona Sepopo) estas usona vakera filmo de 1960 reĝisorita de John Sturges, en kiu stelulis Yul Brynner, Eli Wallach, Steve McQueen, Charles Bronson, Robert Vaughn, Brad Dexter, James Coburn kaj Horst Buchholz.[1] La filmo estis readapto laŭ stilo de vesterno el la japana filmo La sep samurajoj de Akira Kurosawa el 1954.

Brynner, McQueen, Bronson, Vaughn, Dexter, Coburn kaj Buchholz[1] ludas la rolojn kiuj aperas en la filmotitolo, nome grupo de sep pafistoj dungitaj por protekti malgrandan vilaĝon en Meksiko el grupo de rabistaj banditoj (kies estro estas ludita de Wallach).

La muziko de la filmo estis komponita de Elmer Bernstein. En 2013, la filmo estis elektita por la usona National Film Registry de la Kongresa Biblioteko de Usono kiel "kulture, historie aŭ estetike grava".[2]

Bando da banditoj gvidata de Calvera periode trudeniras malriĉan meksikan vilaĝon por manĝaĵoj kaj provizoj. Post la plej lasta atako, dum kiu Calvera mortigas vilaĝanon, la vilaĝestroj decidas rebati.

Ili sendas tri vilaĝanojn portantajn siajn malmultajn valorajn objektojn por provi interŝanĝi ilin kontraŭ armiloj. En urbo tuj ene de Usono, la vilaĝanoj trovas kaj alproksimiĝas al la pafisto Chris Adams. Chris konsilas al ili anstataŭe dungi pafistojn por defendi la vilaĝon, ĉar "viroj estas pli malmultekostaj ol pafiloj."

Komence konsentante nur helpi ilin rekruti, Chris fine gvidas la grupon. Malgraŭ la mizera salajro, Chris trovas kvin pretajn pafistojn. Ili inkluzivas Vin Tanner, pafiston bankrotiĝintan pro hazardludo; la amikon de Chris Harry Luck, kiu supozas, ke Chris kaŝas multe pli grandan rekompencon por la laboro; la irland-meksikanon Bernardo O'Reilly, kiu travivas malfacilajn tempojn; Britt, spertulo pri kaj tranĉilo kaj pafilo, kiu aliĝas nur pro la koncerna defio; kaj la ŝika, fuĝanta pafanto Lee, turmentata de koŝmaroj pri falintaj malamikoj kaj tiel hantita, ke li perdis sian kuraĝon por batalo. Survoje al la vilaĝo, ilin sekvas la ekscitiĝema Chico, aspiranta pafisto, kies antaŭaj provoj aliĝi al Chris estis malakceptitaj. Imponita de lia persisto, Chris permesas al li en la grupon.

Alveninte al la vilaĝo, la pafistoj kunlaboras kun la vilaĝanoj por konstrui fortikaĵojn kaj trejni ilin defendi sin. Ili notas la mankon de virinoj en la vilaĝo, ĝis unu el ili, nome Chico, renkontas Petra (Rosenda Monteros) kaj malkovras ke la virinoj estas kaŝitaj pro timo al la pafistoj. Tiuj bone ekrilatas kun la vilaĝanoj, partikulare Petra kun Chico. Kiam Bernardo rimarkas, ke ili estas ricevante elektitan manĝon, ili decidas kunhavi ĝin kun la lokaj infanoj. Tri el la homoj de la maliculoj de Calvera estas senditaj al rekognosko de la vilaĝo; la sepopo mortigas la triopon. Tiam Calvera kaj liaj banditoj venas perforte. La sepopo kun la vilaĝanoj mortigas aliajn ok banditojn kaj forpelas la ceterajn. La vilaĝanoj triumfas, kredante, ke Calvera ne revenos. Sed Chico enŝoviĝas en la kampadejo de Calvera kaj ekscias, ke la maliculoj revenos, ĉar ili elĉerpis manĝaĵojn.

La sep rajdas por preventa atako kontraŭ la tendaro de Calvera, sed trovas ĝin forlasita. Revenante al la vilaĝo, ili estas kaptitaj de Calvera kaj liaj viroj, kiuj konspiris kun kelkaj vilaĝanoj por ŝteliri enen kaj preni kontrolon. Calvera ŝparas la vivojn de la sep, parte kredante, ke ili seniluziiĝis pro la perfido, kaj parte timante reprezaliojn de siaj amikoj trans la limo.

Merkatika foto de la Sepopo. De maldekstre: Yul Brynner, Steve McQueen, Horst Buchholz, Charles Bronson, Robert Vaughn, Brad Dexter kaj James Coburn

La bando eskortas la sep pafantojn el la vilaĝo kaj redonas iliajn armilojn. La sep diskutas sian sekvan movon. Ĉiuj konsentas reveni kaj batali, krom Harry, kiu kredas, ke la peno estas vana kaj suicidema.

La pafantoj eniras la vilaĝon kaj pafado eksplodas. Harry, kiu ŝanĝis sian opinion, revenas ĝustatempe por savi la vivon de Chris, sed mem estas mortige pafita. Harry petegas scii, por kio ili batalis, kaj Chris mensogas pri kaŝita oro por lasi Harry kredi, ke li mortis por riĉaĵo; Harry ridetas antaŭ ol morti. Lee trovas la kuraĝon enrompi domon, kie pluraj vilaĝanoj estas tenataj, pafante siajn kaptintojn kaj liberigante la kaptitojn por aliĝi al la batalo, sed estas pafmortigita dum li forlasas la domon. Bernardo, pafita protektante la knabojn, kun kiuj li amikiĝis, rakontas al ili dum li mortas, kiel kuraĝe iliaj patroj batalis. Britt mortas post mortigado de multaj banditoj kaj malkaŝado de si mem el ŝirmo. Chris pafas Calvera, kiu postulas scii, kial li revenis por la vilaĝo. La ceteraj banditoj fuĝas.

Post kiam Chico decidas resti kun Petra, Chris kaj Vin adiaŭas la vilaĝan pliaĝulon. La pliaĝulo diras al ili, ke nur la vilaĝanoj venkis, dum la pafistoj estas "kiel la vento, blovante super la tero kaj forpasante." Dum ili preterpasas la tombojn de siaj falintaj kamaradoj, Chris agnoskas, ke la pliaĝulo pravis.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 The Magnificent Seven. Turner Classic Movies. Alirita 14a de novembro 2016 .
  2. "Library of Congress announces 2013 National Film Registry selections" (Press release). Washington Post. 18a de decembro, 2013. Alirita la 16a de decembro, 2019.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]