The Martian (filmo)
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon The Martian. |
The Martian | |
---|---|
Originala titolo | The Martian |
Produktadlando | ![]() |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 2015 |
Daŭro | 141 minutoj |
Ĝenro | Sciencfikcio |
Reĝisoro(j) | Ridley Scott |
Scenaro | Drew Goddard |
Laŭ la verko de | The Martian de Andy Weir |
Muziko de | Harry Gregson-Williams |
Ĉefrolantoj | Matt Damon Jessica Chastain Kristen Wiig Jeff Daniels Michael Peña |
Produkto | Scott Free Productions |
Distribuo | 20th Century Fox |
IMDb | |
The Martian estas usona sciencfikcia filmo de 2015 reĝisorita de Ridley Scott kaj kun ĉefaktoro Matt Damon. Ĝi estas bazita sur la samnoma romano de 2011 de Andy Weir. Matt Damon ludas rolon de kosmonaŭto erare forlasita sur Marso, kiu klopodas transvivi ĝis oni povos revenigi lin. La filmo strebas esti science realisma kaj ricevis tre pozitivajn recenzojn.
Intrigo[redakti | redakti fonton]
Kiam la mars-esplora homa misio Ares 3 estas trafita de forta ŝtormo, la kosmonaŭto Mark Watney perdiĝas, kaj oni kredas lin mortinta. La misiestro Melissa Lewis decidas foriri de la planedo por ne endanĝerigi la vivojn de la ceteraj kosmonaŭtoj, lasante Watney-on. Watney tamen transvivis, sed liaj komunikiloj estis detruitaj. Sen eblo kontakti NASA, li uzas siajn plantosciencajn konojn por kreskigi manĝaĵon en la surmarsa bazeto, kun la celo vivteni sin dum almenaŭ tri jaroj kaj veturi al la loko de la misio Ares 4, kiu jam estas planita.
Dume, la inĝenieroj de NASA Vincent Kapoor kaj Mindy Park analizas satelitajn bildojn kaj ekkonscias, ke Watney plu vivas. NASA tiam klopodas kontakti lin kaj elpensi planon por revenigi lin viva.
Aktoroj[redakti | redakti fonton]
- Matt Damon: Mark Watney
- Jessica Chastain: Melissa Lewis, misiestro de Ares 3
- Kristen Wiig: Annie Montrose, NASA parolisto
- Jeff Daniels: Teddy Sanders, direktoro de NASA
- Michael Peña: Rick Martinez, kosmonaŭto
- Kate Mara: Beth Johanssen, kosmonaŭto
- Sean Bean: Mitch Henderson, direktoro de misio ĉe NASA
- Sebastian Stan: Chris Beck, kosmonaŭto
- Aksel Hennie: Alex Vogel, kosmonaŭto
- Chiwetel Ejiofor: Vincent Kapoor, direktoro de misio ĉe NASA
- Donald Glover: Rich Purnell, astronomo ĉe NASA
- Benedict Wong: Bruce Ng, direktoro de JPL
- Mackenzie Davis: Mindy Park, respondeculo pri satelitoj ĉe NASA
- Naomi Scott: Ryoko
- Nick Mohammed: Tim Grimes
- Eddy Ko: Guo Ming, ĉefa sciencisto de la ĉina spacagentejo
- Chen Shu: ĉefa sciencisto de la ĉina spacagentejo