The Most Beautiful Boy in the World

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Most Beautiful Boy in the World
filmo
Originala titolo The Most Beautiful Boy in the World
Originala lingvo angla lingvo • sveda lingvo • franca lingvo • japana lingvo
Kina aperdato 29 jan. 2021, 29 dec. 2022
Ĝenro dokumenta filmo
Kameraado Erik Vallsten
Reĝisoro(j) Kristina Lindström • Kristian Petri
Produktisto(j) Stina Gardell
Scenaro Kristina Lindström • Kristian Petri
Muziko de Filip Leyman • Anna von Hausswolff
IMDb
vdr
Luchino Visconti kaj Björn Andrésen sur la scenejo de La Morto en Venecio

La plej bela knabo en la mondo (angle The Most Beautiful Boy in the World) estas sveda dokumenta filmo. La filmo premieris ĉe la filmfestivalo de Sundance la 29-an de januaro 2021.

Intriga resumo[redakti | redakti fonton]

La filmo sekvas Björn Andrésen, svedan kinoaktoron kaj muzikiston. Plej konata pro lia rolo en la filmo de itala direktoro Luchino Visconti Morto en Venecio, bazita sur la samnoma romano de Thomas Mann.

En la filmo, publikigita en 1971, Andrésen rolis kiel bela pola knabo, kun kiu la ĉefa heroo de la filmo, Gustav von Eschenbach (Dirk Bogard), enamiĝas. La filmo estis montrita ĉe la festivalo de Cannes, kaj Andrésen estis anoncita en la internacia gazetaro kiel "la plej bela knabo en la mondo" [1].

Kiam la filmo Morto en Venecio estis filmita, Andrésen estis 16-jaraĝa, kaj la dokumentario sekvas la kurson de lia vivo ekde tiam, kaj la negativaj efikoj kiuj influis la evoluo de lia vivo pro lia famo en tiel juna aĝo [2][3][4].

La nomo de la filmo estas prenita de la proklamo de Visconti de Andrésen ĉe la premiero de la filmo en Londono [5][6].

Akcepto[redakti | redakti fonton]

La filmo premieris ĉe la Sundance filmfestivalo la 29-an de januaro 2021 [7][8]. Ĝi estis nomumita por la Ĵurio-Premio por Dokumentario de la festivalo [9].

La filmo ricevis tre grandan nombron da recenzoj de gamo da amaskomunikilaro ĉirkaŭ la mondo [10].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]