Saltu al enhavo

The New York Times International Edition

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The New York Times International Edition
emblemo
taggazeto
gazeto Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 2013 vd
Antaŭe International Herald Tribune vd
Landoj Usono vd
Sidejo Parizo
Fondintoj James Gordon Bennett Jr. vd
Posedata de The New York Times Company vd
Retejo Oficiala retejo
v • d • r

The New York Times International Edition (INYT), antaŭe International Herald Tribune (IHT), estas anglalingva internacia ĉiutaga gazeto vendata ĉiutage en pli ol 160 landoj. Ĝi estas posedata de The New York Times Company kaj estas redakcie proksime ligita al sia ĉiutaga gazeto, The New York Times (NYT), kiun ĝi provizas per novaĵoj kaj artikoloj kune kun sia propra dungitaro. La gazeto havas sian sidejon en Parizo. Ĝi priskribas sin kiel la "Tutmonda Eldono de la New York Times". [1][2]

Ĝi estis eldonita en du apartaj periodoj, unue de 1943 al 1967 kaj due ekde 2013 al la nuntempo.

En 1928, ĝi fariĝis la unua gazeto distribuita per aviadilo. La publikigo de la ĉiutaga gazeto estis interrompita en 1940 dum la okupado de Parizo. La presado rekomenciĝis en decembro 1944.  Ekde 1967, la gazeto estas eldonita sub la titolo "International Herald Tribune". Ekde 2003, ĝi estas posedata de The New York Times Company. [3]

La ĉiutaga gazeto estas presita ses tagojn semajne en 38 lokoj tutmonde kaj vendita en pli ol 160 landoj. Ĝi havas presitan eldonkvanton de proksimume 220 472 (2013) kaj 335 dungitojn.  Aldone al la presita eldonkvanto, al ĉiuj abonantoj estas ofertita cifereca versio de The New York Times, kiu ankaŭ estas havebla kiel aplikaĵo por tabulkomputiloj kaj saĝtelefonoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ . The New York Times introduces its new 'International Edition' (11 October 2016). Alirita 25 March 2018 .
  2. ↑ NEWS: New York Times Closing its Paris-Based Editing Offices, Ending a Journalism Era (en-US) (26 April 2016). Alirita 2021-02-16 .
  3. ↑ The New York Times International Weekly. Arkivita el la originalo je 2023-08-04. Alirita 2020-07-31 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]