The Night of the Iguana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Night of the Iguana
filmo
Originala titolo The Night of the Iguana, Fanget i natten
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1964
Ĝenro filma dramo, samseksemeca filmo
Kameraado Gabriel Figueroa
Reĝisoro(j) John Huston
Produktisto(j) John Huston • Ray Stark
Scenaro Anthony Veiller • John Huston • Tennessee Williams
Filmita en Puerto Vallarta
Loko de rakonto Meksiko
Muziko de Benjamin Frankel
Rolantoj Richard Burton • Ava Gardner • Deborah Kerr • Sue Lyon • Grayson Hall • Cyril Delevanti • Emilio Fernández • Skip Ward
Produktinta firmao Metro-Goldwyn-Mayer
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Kostuma Dezajno, Nigrablanka
IMDb
vdr

The Night of the Iguana (La nokto de la igvano) estas usona drama filmo de 1964 reĝisorita de John Huston, bazita sir teatraĵo samnoma de 1961 de la verkisto Tennessee Williams. En ĝi stelulis Richard Burton, Ava Gardner, Deborah Kerr kaj Sue Lyon. Kaj la filmo kaj la reĝisoro ricevis diversajn premiojn kaj persone nomumojn por Grayson Hall, Cyril Delevanti kaj Richard Burton.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Iama pastro T. Lawrence Shannon akuzita pro nedeca amafero kun junulino, estas gvidisto de ekskurso de maljunaj sinjorinoj plus bela junulino al Puerto Vallarta, Meksiko. La junulino Charlotte Goodall seksallogas Shannon kaj la estrino de la grupo Judith Fellowes akuzas Shannon seksallogi minoritatulinon Charlotte kaj deklaras, ke ŝi ruinigos lin. Por eviti tion li ŝoforas la grupon anstataŭ al la rezervita hotelo al pli malmultekosta hotelo Costa Verde ĉe la marbordo. Shannon scias, ka la hotelo estas de malnova amiko, sed kiu estas mortinta, kaj la hotelo estas nun regata de lia vidvino, la seksalloga kaj frivola Maxine Faulk. Shannon konvinkas Maxine gastigi la grupo por eviti la minacojn de Judith Fellowes.

Al la hotelo alvenas ankaŭ Hannah Jelkes, vaganta pentristino kiu veturas kun sia maljuna avo, poeto. Ili ne havas monon, sed Shannon konvinkas Maxine gastigi ankaŭ ilin. Dum longa nokto, Shannon batalas kontraŭ allogo al sekso kaj al alkoholo, kaj li sentas sin kvazaŭ "ligita per ŝnuro," simile al igvano kaptita de la junuloj de Maxine. Shannon suferas nervan atakon pro kio oni ligas lin en hamako. La avo de Hannah kompletigas la finan version de la poemo por kiu li delonge laboris kaj tuj poste mortiĝas. Ĉiu rolulo klopodas trovi solvon al sia konfuza vivo: la grupo pluigas la ekskurson, Hannah foriras el la sugestoj de Shannon kaj tiu kaj Maxine decidas kunadministri la hotelon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

La hotelo de The Night of the Iguana ĉe la strando de Mismaloya en Puerto Vallarta, Mexico.
  • Richard Burton kiel pastro Dro. T. Lawrence Shannon
  • Ava Gardner kiel Maxine Faulk
  • Deborah Kerr kiel Hannah Jelkes
  • Sue Lyon kiel Charlotte Goodall
  • James ("Skip") Ward kiel Hank Prosner
  • Grayson Hall kiel Judith Fellowes, ŝaperono de Charlotte
  • Cyril Delevanti ŝaperono Nonno, poeto kaj avo de Hannah

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

La filmado en Puerto Vallarta levis gazetaran atenton ĉar Richard Burton kunportis tien Elizabeth Taylor kun kiu li havos longan aman kaj geedzan historion, krom aktoran partenerecon. Kontenta kun la loko li aĉetis multekostan domon tie, kaj tio kontribuis al la famo de Puerto Vallarta kiel turisma celo. Dankeme, lokanoj starigis statuon pri li.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]