The No. 1 Ladies' Detective Agency

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The No. 1 Ladies' Detective Agency
libroserio
Aŭtoroj
Aŭtoro Alexander McCall Smith
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Ĝenro krimromano
Loko de rakonto Bocvano
vdr

The No. 1 Ladies' Detective Agency ("La unua virina detektiva agentejo") estas serio de detektivaj romanoj de la skota verkisto Alexander McCall Smith, lokigitaj en Bocvano, kun la ĉefrolulo s-ino Mma Precious Ramotswe. La titolo de la serio estas ankaŭ la titolo de la unua romano en la serio. Inter 1998 kaj 2018 aperis 19 romanoj.

La ĉefaj roluloj estas:

  • Mma Precious Ramotswe: 34-jara cvana virino kiu translokiĝas de la kamparo al la ĉefurbo Gaborono por tie establi la unuan virinan detektivejon. Ŝi uzas ruzon, lerton, komunan prudenton, foje nekonvenciajn metodojn, kaj empation por helpi siajn klientojn en diversaj socialaj komplikiĝoj.
  • Grace Makutsi, ŝia sekretariino.
  • J.L.B. Matekoni, mekanikisto.

Iusence gravan rolon ludas la lando Bocvano mem, kun siaj kulturoj, tradicioj, homoj kaj naturo.

En 2008 samnoma brita-usona televida serio (de BBC / HBO) bazita sur la romanoj, kiun reĝisoris Anthony Minghella.