The Offspring

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Offspring
Persona informo
TTT
Retejo https://www.offspring.com
vdr

The Offspring estas usona rok-bando el Garden Grove (Kalifornio), formita en 1984.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine formita laŭ la nomo Manic Subsidal, la nuntempa bandanaro konsistas el ĉefkantisto kaj ritmogitaristo Bryan "Dexter" Holland, ĉefa gitaristo Kevin "Noodles" Wasserman kaj gitarbasisto Todd Morse. Laŭlonge de 40-jara kariero, the Offspring publikigis dek studialbumojn kaj trairis ankaŭ nombrajn membroŝanĝojn, ĉefe ĉe drumisto. Ilia longdaŭra drumisto estis Ron Welty, kiu anstataŭis la originan drumiston James Lilja en 1987 kaj restis ĉe the Offspring dum 16 jaroj. Welty estis anstataŭita de Atom Willard en 2003, kiu siavice estis anstataŭita kvar jarojn poste fare de Pete Parada, kiu restis kiel la drumisto por the Offspring ĝis li estis maldungita el la bando en 2021 ĉar li malakceptis esti vakcinita kontraŭ KOVIM-19.[2] Gregory "Greg K." Kriesel (unu el la kunfonditoj de the Offspring) estis ilia basisto ĝis 2018, kiam li estis maldungita el la bando pro negocdisputoj,[3] tiel lasante Holland kiel la nura restanta origina membro. Kriesel estis anstataŭita de Todd Morse de la bando "H2O", kiu estis la turnegitaristo de the Offspring ekde 2009.[4]

The Offspring estas ofte konsiderata — kun la punkaj bandoj Green Day, NOFX, Bad Religion kaj Rancid — kiel reviviganto de ĉeftendenca intereso en punko en la 1990-aj jaroj.[5][6] Ili vendis ĉirkaŭ 40 milionojn da diskoj tutmonde,[7][8] kio faris ilin unu el la plej vendantaj punkaj bandoj en la historio.[9]

Akirinta lokalon post siaj fruaj publikigoj, kiel ilia debutalbumo samnoma The Offspring de 1989 kaj la vinila nura muzikalbumeto nome Baghdad (1991), the Offspring kontraktis kun la sendependa diskeldonejo Epitaph Records kaj publikigis du albumojn: nome Ignition (1992) kaj Smash (1994). Smash, kiu enhavis la ĉefan sukceson de la bando nome "Come Out and Play", pelis punkon en la ĉeftendenco kaj markis la distingon kiel unu el la plej venditaj albumoj publikigitaj en sendependa diskeldonejo, vendante ĉirkaŭ 11 milionojn da ekzempleroj tutmonde.[10][11][12][13] La sukceso de Smash altiris atenton el la ĉefaj diskeldonejoj kiel Columbia Records, kun kiu The Offspring kontraktis en 1996; ilia unua albumo por la diskeldonejo, Ixnay on the Hombre (1997), ne kongruis kun la sukceso de sia antaŭaĵo, sed ricevis favorajn recenzojn kaj oran kaj platenan atestilojn de RIAA.[11] La kvina albumo de la bando Americana (1998) reakiris sian antaŭan nivelon de populareco, akirante apogon el MTV kaj radio kaj vendante ĉirkaŭ kvin milionojn da unuojn en Usono.[11][12][13] The Offspring ekde tiam publikigis pliajn kvin albumojn: nome Conspiracy of One (2000); Splinter (2003); Rise and Fall, Rage and Grace (2008); Days Go By (2012); kaj Let the Bad Times Roll (2021).

Bandanoj[redakti | redakti fonton]

Muzikistoj[redakti | redakti fonton]

Nuntempaj membroj[redakti | redakti fonton]

  • Dexter Holland – ĉefa voĉo (1984–nun); ritma kaj foje ĉefa gitaro (1984–nun); piano,[14] klavaroj kaj sinteziloj (1994–nun); ĉefa gitaro (1984–1985); basgitaro (2018–2020)
  • Noodles – ĉefa gitaro, apoga voĉo (1985–nun)
  • Todd Morse – basgitaro (2019–nun), apoga voĉo (2009–nun); ritma gitaro (turnea muzikisto 2009–2019), ĉefa gitaro (somerturnea anstataŭanto de Noodles en 2017)

Nuntempaj turneaj muzikistoj[redakti | redakti fonton]

  • Jonah Nimoy – ritma gitaro, klavaroj, perkutado, apoga voĉo (2019–nun; 2017 somerturnea anstataŭanto de Noodles)[15]
  • Josh Freese – drumoj, perkutado (2021–nun)

Turneaj anstaŭantoj[redakti | redakti fonton]

  • Scott Shiflett – basgitaro (kvar spektakloj por Greg K. en 2008)
  • Tom Thacker – ritma gitaro, apoga voĉo (anstataŭanto de Todd Morse de 2013 por du spektakloj;[16] somerturnea anstataŭanto de Noodles en 2017)

Iamaj membroj[redakti | redakti fonton]

  • Greg K. – basgitaro, apoga voĉo (1984–2018)
  • Doug Thompson – ĉefa voĉo (1984; mortis 2003; nur kun bando kiel Manic Subsidal)
  • Jim Benton – drumoj (1984; nur kun bando kiel Manic Subsidal)
  • James Lilja – drumoj, apoga voĉo (1984–1987)
  • Marcus Parrish – ĉefa gitaro (1985; nur kun bando kiel Manic Subsidal)
  • Ron Welty – drumoj (1987–2003)
  • Atom Willard – drumoj (2003–2007)
  • Pete Parada - drumoj (2007-2021)

Turneaj membroj[redakti | redakti fonton]

  • Chris "X-13" Higgins – ritma gitaro, klavaroj, perkutado, apoga voĉo (1994–2005)
  • Ronnie King – klavaroj, perkutado (2003–2004)
  • Warren Fitzgerald – ritma gitaro, apoga voĉo (2008)
  • Andrew Freeman – ritma gitaro, apoga voĉo (2008)
  • Tony Kanal – basgitaro (2018–2019; turnea membro post la foriro de Greg K.)
  • Jamie Miller - drumoj (2021)
  • Phil Jordan - trumpeto (1998)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Offspring. Punknews.org. Alirita 1a de Aprilo, 2014.
  2. "Offspring Drummer Says He's Out of Band After Refusing Covid-19 Vaccine". Rolling Stone. 4a de Aŭgusto, 2021.
  3. @gregkriesel (4a de Februaro, 2019). "I'm still trying to comprehend what happened. After 35 years of being in a band that I co founded I was kicked out…" (Tweet) – ĉe Twitter.
  4. . The Offspring are being sued by their bassist (30 de Aŭgusto, 2019). Arkivita el la originalo je 31 de Aŭgusto, 2019. Alirita 31 de Aŭgusto, 2019. “He alleges that Holland and Wasserman "devised a scheme, and entered into a conspiracy with each other" in October 2019 [sic] to "seize the business, business opportunities, and assets" of their 32-year-old partnership agreement "in disregard for and in derogation of the rights, privileges, and authority of Kriesel as an equal, general partner" [...] Krisel claims that Holland and Wasserman told him last November that he was "no longer entitled to participate in any activities of the band, including (but not limited to) studio recordings and concert tours".”.
  5. D'Angelo, Joe (2004) How Green Day's Dookie Fertilize d A Punk-Rock Revival. MTV. Alirita 26a de Julio, 2006.
  6. DeRogatis, Jim. Milk It!: Collected Musings on the Alternative Music Explosion of the 90's. Cambridge: Da Capo, 2003. p. 357, (ISBN 0-306-81271-1)
  7. The Offspring Bring Punk Rock to Stone Pony Summer Stage. longbranch.patch.com (7a de Septembro, 2012). Alirita 31 de Januaro, 2013.
  8. The Offspring to perform in New York. NorthJersey.com (17a de Septembro, 2012). Arkivita el la originalo je 29a de Septembro, 2013. Alirita 31 de Januaro, 2013.
  9. Bad Religion Announce Shows In Manchester And London. Stereoboard UK (4a de Aprilo, 2013). Alirita 4a de Aprilo, 2013.
  10. "The Offspring's Smash 20th Year Anniversary Show", The Huffington Post, 16a de Julio, 2014.
  11. 11,0 11,1 11,2 Gold & Platinum Searchable Database - 1a de Aprilo, 2014. RIAA. Arkivita el la originalo je 26a de Junio, 2007. Alirita 1a de Aprilo, 2014.
  12. 12,0 12,1 The Offspring. Rock On The Net (6a de Februaro, 2007). Alirita 1a de Aprilo, 2014.
  13. 13,0 13,1 Christman, Ed (13a de Aŭgusto, 2015). "The Offspring's Columbia Catalog Is On the Block for $35 Million: Exclusive". Billboard. Alirita la 16an de Aprilo, 2020.
  14. "Offspring's Noodles: 'I Don't Care To Argue How Punk I Am'", 13a de Septembro, 2008.
  15. Noodles on Instagram: "Due to a sudden family matter I'm needed close to home right now and will therefore be missing a few shows. In the meantime, our buddy Todd (@toddsplanet) will be filling in for me, and Brown Tom (@dummyado) will filling in for Todd. So you'll be in very good hands. Just know that I hate to miss any of the shows, so I will rejoin the tour as soon as possible. Thanks for understanding. 📷: @gentlegiantdigital & @toddsplanet" (en-gb). Alirita 2023-03-13.
  16. Thomas Thacker on Twitter (en-GB). Alirita 2023-03-13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]