The Paradise Syndrome

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
The Paradise Syndrome
The Paradise Syndrome.jpg
Originala titolo The Paradise Syndrome
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 4 okt. 1968, 18 nov. 1972
Ĝenro sciencfikcio
Reĝisoro(j) Jud Taylor
Scenaro Margaret Armen
Ĉefrolantoj William Shatner · Leonard Nimoy · DeForest Kelley · James Doohan · George Takei · Nichelle Nichols · Walter Koenig
IMDb
Information icon.svg
vdr

"The Paradise Syndrome" [La Paradiza sindromo] estas la tria epizodo de la tria sezono de Star Trek: The Original Series. Verkita fare de Margaret Armen kaj reĝisorita fare de Jud Taylor, ĝi unue estis elsendita la 4-an de oktobro 1968.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Kapitano James T. Kirk ĉefoficiro Spock kaj ĉefkuracisto Leonard McCoy transportiĝas al la surfaco de tero-simila planedo, el kiu ili devas defvii proksimiĝantan asteroidon. Ili malkovras obeliskon kun strangaj markoj, kaj observas setlejo kies loĝantoj, laŭ Spock, estas devenitaj el indiĝenaj amerikanoj. Kirk, ekstere de vido de la aliaj, falas tra kaptilo en la bazon de obelisko, kie li restas senkonscia. Spock kaj McCoy ne povas trovi Kirkon kaj revenas al la USS Enterprise (NCC-1701) por kompletigi sian mision.

Kirk vekas kun amnezio, kaj du virinoj, inkluzive de Miramanee (Sabrina Scharf), la triba pastrino, vidas Kirk emerĝi de ilia "templo". Li estas alvokita kiel dio, kaj ili reiras al sia vilaĝo, kie la tribaj pliaĝuloj postulas pruvon pri la diaĵo de Kirk. En tiu momento, oni enkondukas dronigitan knabon (Lamont Laird). Salish (Rudy Solari), la medicinisto, deklaras la infanon mortintan, sed Kirk uzas spiradon el buŝo en buŝon por revivigi lin. La plejaĝuloj akceptas Kirk kiel dio, devigante al Salish forlasi sian pozicion al Kirk.

Sekvante la tradicion, ke la tribo pastrino kaj medicinisto edziĝas, Miramanee malakceptas Salish'on por Kirk. Dume, la kosmonaŭtoj interkaptas la asteroidon, sed malsukcesas deviigi aŭ detrui ĝin. Spock ordigas la kosmoŝipon sekvi la asteroidon al la planedo, kie Kirk faras pli profunde enamiĝita de Miramanee, kvankam en la nokto ĉagreniĝis per sonĝoj. Miramanee feliĉe diras al Kirk ke ŝi estas graveda.

kiam la Enterprise proksimiĝas la planedon, Spock sukcesas parte deĉifri la simbolojn sur la obelisko. Ĝi estas asteroida deflektoro konstruita fare de la "Preservantoj", malnova kulturo, kiu restarigis diversajn endanĝerigitajn humanarajn populaciojn sur aliaj planedoj por certigi ilian postvivadon. Spock supozas, ke la obelisko malfunkciis.

Ĉar la asteroido venas la planedon, la ĉielo malheliĝas, la tondroj kaj la fortaj ventoj blovas, kaj la plejaĝuloj diras al Kirk, ke li devas eniri en la templon por haltigi la ŝtormon. Kiam Kirk haltas sur la flanko de la obelisko, la tribo turniĝas kontraŭ li, ŝtonigante lin kaj Miramanee'n. Spock kaj McCoy materialiĝas, timigante la vilaĝanojn for. Spock uzas konscian kunfandiĝon por rekuperi la memorojn de Kirk, dum McCoy vidas la vundojn de Miramanee. Kirk malfermas la kaptilon kaj Spock aktivigas la deflektoron en la lastaj minutoj. McCoy rakontas al Kirk, ke Miramanee ne plu vivas.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Daniel Leonard Bernardi diras ke la epizodo prezentas stereotipojn de indiĝenoj amerikanoj kiel noblaj sovaĝuloj kaj blankuloj kiel "normalaj" kaj eĉ diaj estoj. Miramanee estas portretita kiel simpla, ne tiel brila, ŝi ne scias eĉ kiel forigi la ĉemizon de Kirk. Ĉi tio ne okazas kun Kirk. Li faras lampon el malnova peco kaj savis knabon per uzado de buŝo en buŝon. Malgraŭ lia amnezio, li estas "nature supera" . Kiam la fremduloj rimarkas, ke Kirk ne estas dio, ili sovaĝe ŝtonigas lin kaj Miramanee'n. Spock kaj McCoy eventuale intervenas, sed nur Kirk pluvivas por eviti miksrasan bebon al Kirk.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bernardi, Daniel Leonard. Star Trek and History: Race-ing Toward a White Future. New Jersey: Rutgers University Press, 1998. Pgs. 44, 49.