The Phantom of the Opera (filmo, 1925)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Tiu ĉi artikolo temas pri la filmo eldonita en 1925. Por legi pri aliaj verkoj kun la sama (aŭ simila) titolo, iru al La Fantomo de la Operejo (apartigilo)

Reklamafiŝo pri la filmo
The Phantom of the Opera (tuta filmo)

La Fantomo de la Operejo (laŭ la originala angla titolo, The Phantom of the Opera) estas kinofilma versio de la samtitola romano (france Le Fantôme de l'Opéra) ĉefdirektorita de Rupert Julian kaj publikigita en 1925. Ĝi estas senvoĉa horora filmo, aparte konata pro la malbelegega ŝminkado de Lon Chaney, kiu rolis kiel la "fantomo" k(kaj ankaŭ iomete, senagnoske, direktoris. Ĝi unuafoje surekraniĝis en Sanfrancisko la 26-an de aprilo 1925, en Novjorko (oficiala premiero) la 6-an de septembro 1925, en Francio la 22-an de septembro 1925, kaj ĝenerale ekmontriĝis tra Usono la 15-an de novembro 1925. Originale ĝi longis 107 minutojn, sed la versio debutinta en Novjorko daŭris nur 101 minutojn, kaj kiam oni reeldonis ĝin en 1930 kun voĉaj sonoj, tiu versio daŭris nur 93 minutojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Bazita sur la angla kaj franca Vikipedioj, kun bildoj el la Komunejo.