The Philosophy of Andy Warhol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Philosophy of Andy Warhol
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Andy Warhol
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1975
vdr

The Philosophy of Andy Warhol (From A to B & Back Again) (La filozofio de Andy Warhol (el A al B & reen)) estas libro de 1975 de la usona artisto Andy Warhol (1928-1987). Ĝi estis unuafoje publikigita de Harcourt Brace Jovanovich.

La libro estas aro de mem-konsciaj ironiaj "citeblaj citaĵoj" pri amo, belo, famo, laboro, sekso, tempo, morto, ekonomiko, sukceso, kaj arto, inter aliaj temoj, el la "Princo de Poparto". Ĝi havas enkondukon kaj estas dekkvinĉapitra kaj 241paĝa.

Historio[redakti | redakti fonton]

Warhol subskribis du libro-kontraktojn en 1974 kun Harcourt, unu por The Philosophy kaj la dua por biografio de Paulette Goddard, kiu estis fine verkita.

The Philosophy estis fantomverkita de la kutima kunlaboranto de Warhol, nome Pat Hackett, kaj gazeteldonisto de Interview nome Bob Colacello. Multo de la materialo estis elprenita el registritaj intervjuoj kiujn Hackett faris kun Warhol specife por la libro, kaj ankaŭ el konversacioj kiujn Warhol registris inter li mem kaj Colacello kaj Brigid Berlin.

Warhol propagandis la libron en Septembro 1975 per naŭurba veturado, sekvite de haltoj en Italio, Francio kaj Anglio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bockris, Victor (1989). The Life and Death of Andy Warhol. New York: Bantam Books. ISBN 0-553-05708-1.
  • Warhol, Andy (1975). The Philosophy of Andy Warhol (From A to B & Back Again). New York: Harcourt Brace Jovanovich. ISBN 0-15-189050-1.