The Pink Panther (serio)
The Pink Panther | ||
---|---|---|
filmoserio | ||
The Pink Panther (La rozkolora pantero) estas usona franĉizo dekomence fokuse al serio de komedi-misteraj filmoj en kiuj ludas gravan rolon la mallerta franca policesploristo, inspektisto Jacques Clouseau.
Historio
[redakti | redakti fonton]La franĉizo startis pere de la publikigo de la filmo The Pink Panther en 1963. La rolo de Clouseau estis dekomence ludita de kaj asocia ĉefe kun Peter Sellers. Plimulto de la filmoj estis verkitaj kaj reĝisorita de Blake Edwards, kaj la fama temmuziko estis komponita de Henry Mancini. Elementoj kaj roluloj inspiritaj de tiuj filmoj estis adaptitaj an aliaj formatoj, kiel libroj, bildliteraturo, videoludoj kaj animaciaj serioj.
La unua filmo en la serio prenis sian nomon el rozkolora diamanto kiu havas enormajn grandon kaj valoron. La diamanto estas nomata "Pink Panther" (rozkolora pantero) pro makulo en sia centro, en kiu se vidita deproksime, ŝajne oni povas vidi saltantan rozkoloran panteron. Tiu esprimo reaperas en la titolo de la kvara filmo, nome The Return of the Pink Panther (La reveno de la rozkolora pantero), en kiu la ŝtelado de la diamanto estas denove la centro de la intrigo. La esprimo estis uzata por ĉiuj el la sekvaj filmoj en la serio, kvankam la juvelo jam ne aperas en la intrigo. La juvelo fakte reaperas en ses el la dek unu filmoj.
La unua filmo de la serio havis animacian malferman sekvencon, kreitan de DePatie–Freleng Enterprises, en kiu sonas la muzikon "The Pink Panther Theme" de Mancini, kaj aperas la rolulo the Pink Panther (La rozkolora pantero). Desegnita de Hawley Pratt kaj Friz Freleng, la animacia rolulo Pink Panther estis poste protagonisto en serio de filmaj bildostrioj, starte per The Pink Phink en 1964. La bildoliteratura serio estis ege sukcesa en televido, elsendite sabate matene kiel The Pink Panther Show. La rolulo revenis al la malfermoj de la filmoserio en 1975.
Originaj filmoj
[redakti | redakti fonton]- The Pink Panther (1963)
- A Shot in the Dark (1964)
- Inspector Clouseau (1968)
- The Return of the Pink Panther (1975)
- The Pink Panther Strikes Again (1976)
- Revenge of the Pink Panther (1978)
- Trail of the Pink Panther (1982)
- Curse of the Pink Panther (1983)
- Son of the Pink Panther (1993)
Sekvaj filmoj
[redakti | redakti fonton]- The Pink Panther (2006)
- The Pink Panther 2 (2009)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- The Pink Panther en la retejo de Metro-Goldwyn-Mayer