The Pleasure Garden
The Pleasure Garden | |
---|---|
![]() | |
Originala titolo | The Pleasure Garden |
Originala lingvo | angla lingvo • sen valoro |
Kina aperdato | 1925 |
Ĝenro | filma dramo, krimfilmo, muta filmo |
Kameraado | Gaetano di Ventimiglia |
Reĝisoro(j) | Alfred Hitchcock |
Produktisto(j) | Michael Balcon • Erich Pommer |
Scenaro | Eliot Stannard |
Filmita en | Lago de Como • Lierna • Orrido di Nesso • Isola Comacina |
Loko de rakonto | Ĝenovo |
Muziko de | Miklós Rózsa |
Rolantoj | Virginia Valli • Carmelita Geraghty • Miles Mander • John Stuart • Georg H. Schnell • Ferdinand Martini • Nita Naldi • Lewis Brody |
Produktinta firmao | Bavaria Film Gainsborough Pictures |
IMDb | |
The Pleasure Garden (La plezurĝardeno) estas brit-germana muta filmo de 1925 reĝisorita de Alfred Hitchcock en sia reĝisora debuto. Bazita sur romano de Oliver Sandys, la filmo temas pru du danckorusaninoj de la Teatro "Pleasure Garden" en Londono kaj iliaj komplikaj amrilatoj.[1]
Produktado[redakti | redakti fonton]
Produktoro Michael Balcon permesis al Hitchcock reĝisori tiun filmon kiam Graham Cutts, estro de Gainsborough Pictures, malakceptis permesi Hitchcock labori por The Rat.
La filmo estis filmita en Italio (Alassio, Ĝenovo kaj Lago Como) kaj Germanio. Multaj malfacilaĵoj okazis. Ekzemple kiam Gaetano Ventimiglia, la fotofilmisto, malsukcesis kaŝi la filmojn el la italaj doganistoj, la teamo devis pagi monpunojn kaj aĉeti novajn filmojn, kio serioze elĉerpis ilian buĝeton.
Por la nura fojo en la brita produktado de Hitchcock, ambaŭ ĉefaj aktoroj, nome Virginia Valli kaj Carmelita Geraghty, estis usonanoj.
Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]
- Virginia Valli kiel Patsy Brand
- Carmelita Geraghty kiel Jill Cheyne
- Miles Mander kiel Levet
- John Stuart kiel Hugh Fielding
- Ferdinand Martini kiel Mr. Sidey
- Florence Helminger kiel Mrs. Sidey
- Georg H. Schnell kiel Oscar Hamilton
- Karl Falkenberg kiel Princo Ivan
- Elizabeth Pappritz kiel indiĝena junulino (eksterliste)
- Louis Brody kiel Plantejestro (eksterliste)
Referencoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- The Pleasure Garden en Interreta filma datumbazo (angle)
- The Pleasure Garden en British Film Institute
- Alfred Hitchcock Collectors’ Guide: The Pleasure Garden en Brenton Film
- The Pleasure Garden ĉe AllMovie (angle)
- The Pleasure Garden ĉe Turner Classic Movies Datumbazo
- The Pleasure Garden ĉe Rotten Tomatoes