The Private Collection Volume 1 - Studio Sessions, Chicago 1956

El Vikipedio, la libera enciklopedio

The Private Collection Volume 1 – Studio Sessions, Chicago 1956 estas ĵaza muzikalbumo de Duke Ellington, registrita dum kvar registradkunsidoj ekde marto ĝis decembro de 1956, publikigita en 1987 ĉe diskeldonejo LMR, sekvajare ankaŭ ĉe Warner Brothers. Kvankam liaj propraj klopodoj kiel sondiskoproduktisto (ĉe diskeldonejoj Musicraft kaj Sunrise Records) ne estis treege sukcesaj, Duke Ellington validas kiel unu el la unuaj ĵazkomponistoj, kiuj utiligis la eblecojn de surdiskigoj por sia verkado. Ellington jam frue havis la kutimon, dokumenti sian muzikon sur sonbendo; parto de ĉi tiu arĥivo estas prezenta en privata kolekto el intertempe dek lumdiskoj. La plej bona el ĉi tiuj sonregistaĵoj estas laŭ Cook kaj Morton la unua parto de ĉi tiu serio, kiu ekestis en la jaro 1956 kun la Orkestro Duke Ellington en Ĉikago. La sonregistraĵoj de la "Private Collection" estas monumento por la genio de Ellington; ili montras vivantan laboratorion por muzikistoj, komponistoj kaj aranĝistoj.[1]

La titoloj

  1. March 19th Blues 5:26
  2. Feet Bone 2:43
  3. In a Sentimental Mood 3:05
  4. Discontented 3:02
  5. Jump for Joy 1:53
  6. Just Scratchin' the Surface 3:06
  7. Prelude to a Kiss 3:29
  8. Miss Lucy 3:17
  9. Uncontrived 5:13
  10. Satin Doll 2:34
  11. Do Not Disturb 2:47
  12. Love You Madly 3:22
  13. Short Sheet Cluster 2:36
  14. Moon Mist 3:27
  15. Long Time Blues 8:39
  • Escepte la pecon "Moon Mist", kiun komponis Mercer Ellington, ĉiuj titoloj devenas de Duke Ellington.
  • La titoloj 2, 4, 6, 11, 15 surbendiĝis la 17-an de marto, titoloj 9 kaj 12 la 18-an de marto, titoloj 1, 7 kaj 8 la 19-an de marto kaj titoloj 5, 10 kaj 14 la 16-an de decembro 1956.

„The Private Collection“

La "Private Collection" aperis sur dek lumdiskoj, kiel unuopaĵoj ankaŭ ĉe diskeldonejoj "Saja" kaj "Kaz". Estis publikigitaj krom "Volume 1 – Studio Sessions, Chicago 1956" ankaŭ

  • Volume 2: Dance Concerts, California 1958
  • Volume 4: Studio Sessions, New York 1963
  • Volume 5: The Suites, New York, 1968 & 1970
  • Volume 6: Dance Dates, California, 1958
  • Volume 7: Studio Sessions, 1957 & 1962
  • Volume 8 Studio Sessions 1957, 1965-67, San Francisco, Chicago, New York
  • Volume 9: Studio Sessions, New York 1968
  • Volume 10: Studio Sessions, New York & Chicago, 1965, 1966 & 1971

Instrumentistaro

Literaturo

  • Richard Cook kaj Brian Morton The Penguin Guide to Jazz on CD 6-a eldono. ISBN 0-14-051521-6
  • Stanley Dance: Akompantekstoj pri "The Private Collection Volume 1 – Studio Sessions, Ĉago 1956"
  • Hans Ruland: Duke Ellington – Sein Leben, seine Musik, seine Schallplatten. Gauting, Oreos (Collection Jazz) 1985

Rimarkoj

  1. Komparu Cook kaj Morton p. 464