The Road to Serfdom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Road to Serfdom
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Friedrich August von Hayek
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1944
Eldonejo Routledge
Ĝenro nefikcio
vdr

The road to serfdom (La vojo al sklaveco) estas libro verkita de la en Aŭstrio naskita ekonomikisto kaj filozofo Friedrich Hayek (1899–1992) inter 1940–1943, gajninto de la premio de la sveda nacia banko pri ekonomio (konata kiel la Nobel-premio pri ekonomio) en 1974.

En tiu libro li avertis pri la danĝero de tiraneco, kiu venas de "registara kontrolo pri ekonomiaj decidoj per centra planado"[1] kaj priskribas la manieron kiel faŝismaj, komunismaj registaroj provas regi ĉiujn aspektojn de la ekonomio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis origine publikigita de Routledge Press en marto 1944 kaj poste de la Universitato de Ĉikago en septembro 1944. En aprilo 1945 aperis iomete mallongigita versio de la libro en Reader's Digest, kiu atingis pli ol 600 000 legantojn. La libro estis tradukita al ĉirkaŭ 20 lingvoj kaj estas dediĉita al "La socialistoj de ĉiuj partioj". The road to serfdom estas unu el la plej influaj kaj popularaj esprimoj de klasika liberalismo, libertarianismo kaj antaŭulo de novliberalismo.

The road to serfdom multe kontribuis al la politikaj ideologioj de Margaret Thatcher kaj Ronald Reagan. Ĝi ankaŭ kaŭzis la reanimadon de la novklasika ekonomiko en la Okcidento kaj malkreskon de kejnisma influo.

Samtempe apeis The managerial revolution de James Burnham[2], kiu proklamis ke ekaperantis nova socio, en kiu nova klaso ekregis: tiu de planistoj kaj administrantoj (manaĝeroj). La New Deal-politiko en Usono, nacia socialismo en Nazia Germanio, faŝismo en Italio kaj stalinismo en Sovetunio estus ekzemploj de tio. Ĝi estintus ankaŭ inspira fonto por la romano 1984 de George Orwell (publikigita en 1949).

Centraj tezo kaj argumentoj[redakti | redakti fonton]

La centra tezo de Hayek estas, ke ĉiuj formoj de kolektivismo logike kaj neeviteble kondukas al tiraneco. Li uzas Sovetunion kaj Nazian Germanion kiel ekzemplojn de landoj, kiuj "prenis la vojon al sklaveco" kaj atingis tiranecon. Hayek argumentis, ke en centra planekonomio, la distribuado kaj atribuado de ĉiuj rimedoj kaj varoj devus esti farata de grupeto, kiu ne povos konsideri ĉiujn gravajn informojn. Malkonsento pri la praktika efektivigo de ekonomia planado kune kun la neadekvateco de centra administrado de rimedoj ĉiam necesigus aktrudon por atingi ion ajn. Hayek plue argumentis, ke la malsukceso de centra planado estas perceptata de la publiko kiel manko de ŝtata potenco por efektivigi alie bonan ideon. Ĉi tiu percepto igus la publikon voĉdoni favore al pli da potenco por la ŝtato kaj tiel helpus la ekeston de "fortulo", kiu kredeble kapablas "plenumi la laboron". Post ĉi tiuj evoluoj, lando nepre falus en totalismon. Laŭ Hayek, "la vojo al sklaveco" neeviteble komencas per centra planado kaj la malmuntado de la libera merkato, finiĝante per la tuta detruo de la individua, ekonomia kaj persona liberecoj.

Hayek argumentis, ke landoj kiel Sovetunio kaj Nazia Germanio jam trairis la "vojon al sklaveco", kaj ke pluraj demokrataj landoj estis sur la sama vojo. “La principo, ke la fino pravigas la rimedojn, estas konsiderata en la individuisma etiko kiel la neado de ĉia moralo. En kolektivisma etiko ĝi nepre fariĝas la plej grava regulo".

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ tuta traduko de la samtitola artikolo The Road to Serfdom en la nederlanda vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. (en) Ebeling, Richard M. (majo 1999), "Friedrich A. Hayek: a centenary appreciation". The Freeman.
  2. James Burnham The managerial revolution : what is happening in the world, eld. Day, Novjorko (1941);