The Six Million Dollar Man

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Six Million Dollar Man
televida serio
Originala titolo The Six Million Dollar Man
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro sciencfikcia televida serio, televida serio bazita sur romano
Reĝisoro Reza Badiyi
Aktoroj Lee Majors • Richard Anderson • Martin E. Brooks
Muziko de Jerry Fielding • Stu Phillips • Mike Post • Mark Snow • Gil MelléOliver Nelson • Benny Golson • J. J. Johnson
Amplekso
Sezonoj 5
Epizodoj 99
Daŭro sen reklamoj 48
Elsendo
Elsendita 18 jan. 1974 – 6 mar. 1978
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

The Six Million Dollar Man (La viro sesmiliondolara) estas usona televidserio pri sciencfikcio kaj agademo en kiu ĉefrolas iama kosmonaŭto, nome kolonelo Steve Austin, portretita de la usona aktoro Lee Majors. Austin havas superhoman forton pro bionikaj enplantaĵoj kaj servas kiel sekreta agento por fikcia usonregistara oficejo nome OSI.[1] La serio estis bazita sur la novelo de Martin Caidin nome Cyborg, kio estis la labortitolo de la serio dum la pra-produktado.[2]

Post tri televidaj pilotfilmoj, kiuj estis elsenditaj en 1973, la televidserio The Six Million Dollar Man elsendiĝis en la kanalaro ABC kiel regula epizoda serio dum kvin sezonoj el 1974 ĝis 1978. La rolulo Steve Austin iĝis ikono de la populara kulturo de la 1970-aj jaroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. OSI varie estis komprenita kiel Office of Scientific Intelligence, Office of Scientific Investigation aŭ Office of Strategic Intelligence. Lottman, Eileen, Welcome Home, Jaime (Berkeley Books, 1976, ISBN 978-0425032305)
  2. Weiner, Ed; Editors of TV Guide (1992). The TV Guide TV Book: 40 Years of the All-Time Greatest Television Facts, Fads, Hits, and History. New York: Harper Collins. p. 174. ISBN 0-06-096914-8.