Saltu al enhavo

The Smiths

El Vikipedio, la libera enciklopedio


The Smiths
The Smiths
emblemo
rokmuzika grupo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1984 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Morrissey, Johnny Marr, Andy Rourke & Mike Joyce

The Smiths (esperante: La Forĝistoj) estis angla rokbando, kiu formiĝis en Manĉestro en la jaro 1982. La ĉefkantisto de The Smiths estis Morrissey, la gitaristo Johnny Marr, la basgitaristo Andy Rourke, kaj la drumisto Mike Joyce. Ili publikigis kvar sukcesajn albumojn kaj multajn aliajn sukcesajn muzikaĵojn antaŭ sia malformiĝo en 1987. Kelkaj de iliaj muzikaĵoj estis "How Soon Is Now?" ("Kiel Baldaŭ Estas Nun?"), "There Is a Light That Never Goes Out" ("Estas Lumo ke Neniam Finas"), "William, It Was Really Nothing" ("Vilhelmo, Ĝi Vere Estis Nenio"), kaj "This Charming Man" ("Ĉi Tiu Ĉarma Viro").

La Smiths estas agnoskitaj kaj de muzikaŭskultantoj kaj de muzikkritikistoj kiel unu el la plej elstaraj britaj muzikbandoj de la 1980-aj jaroj, malgraŭ sia mallonga vivdaŭro. Dum tiuj jaroj, la Smiths sukcesis kunfandi gitarrokon kun ironiaj kaj spritaj kantotekstoj, kaj tiel ili efike metis la fundamentojn por la Britpop (d:Q189045)-revolucio, kiu plene esprimiĝis en la 1990-aj jaroj, en la verkoj de bandoj kiel Blur (d:Q485820), Pulp (d:Q504464), Suede (d:Q826255) kaj Oasis. La muziko, kiun la bando kreis, estis antitezo al la komerca elektronika popmuziko, kiu estis tre populara en la 1980-aj jaroj.

Eldonaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Hatful Of Hollow - 1984
  • The World Won't Listen - 1987
  • Louder Than Bombs - 1987
  • Rank (live) - 1988 (registraĵo de prezentado el oktobro 1986)
  • Best Of 1 - 1992
  • Best Of 2 - 1992
  • Singles - 1995
  • The Very Best Of The Smiths - 2001