The Sopranos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Sopranos
televida serio
Originala titolo The Sopranos
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro crime television series, televida dramserio
Reĝisoro Tim Van Patten
Aktoroj James Gandolfini • Lorraine Bracco • Steve Buscemi • David Proval • John Ventimiglia • Federico Castelluccio • Sharon Angela • Joseph R. Gannascoli • Joe Pantoliano • Drea de Matteo • Robert Funaro • Nancy Marchand • Dominic Chianese • Vincent Pastore • Aida Turturro • Edie Falco • Tony Sirico • Dan Grimaldi • Steve Schirripa • Steven Van Zandt • Frank Vincent • Michael Imperioli • Jamie-Lynn Sigler • Robert Iler • Tony Lip
Amplekso
Sezonoj 6
Epizodoj 86
Daŭro sen reklamoj 55
Elsendo
Bilda formato 16:9
Elsendita 10 jan. 1999 – 10 jun. 2007
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

La Sopranoj (angle The Sopranos) estas usona drama televida serio, kreita fare de David Chase kaj produktita por la kabloreto HBO.

La unua epizodo de la serio estis elsendita sur HBO la 10- an de januaro 1999. Dum la ses sezonoj de la serio, 86 epizodoj estis elsenditaj, ĝis la fina epizodo kiu estis elsendo la 10-an de junio 2007. La fama kaj priparolata finsceno de la serio, kiu lasis multon al la imago de la spektanto, ricevis sennombrajn interpretojn.

La serio estis granda komerca sukceso kaj laŭdita de kritikistoj, kaj ĝiaj spektadprocentoj estis la plej altaj en la historio de la HBO. En 2013, "The Sopranos (La Sopranoj)" estis taksita fare de la Screenwriters Guild of America (WGA) la serio kun la plej bona scenaro de ĉiuj tempoj, kaj la brita Guardian difinis ĝin kiel la plej bonan serion de ĉiuj tempoj. Krome, la serio gajnis multajn premiojn, inkluzive de 21 Premioj Emmy kaj 5 Premioj Oraj Globoj. En la sama tempo, la serio ricevis konsiderindan kvanton da analizoj, recenzoj kaj parodioj.

Intriga resumo[redakti | redakti fonton]

"La Sopranoj" priskribas la vivon de Tony Soprano (rolita fare de James Gandolfini), ital-usona mafiestro de Nov-Ĵerzejo, la historion de lia limigita familio same kiel la vivon de lia plilongigita "familio" - la krimorganizaĵo kiun li estras kaj gvidas. La serio ekzamenas liajn malfacilaĵojn en lia konstanta provo krei ekvilibron inter lia persona vivo kaj lia rilato kun lia edzino, Carmela (Edi Falco) kaj liaj infanoj, kaj lia rolo en la organizaĵo en lia vivo. Tiuj malfacilaĵoj estas analizitaj kaj diskutitaj, interalie, kadre de la regulaj renkontiĝoj de Tony kun lia psikiatro - D-ro Jennifer Melfi (Lorraine Bracco).

Ene de tiu intrigo, kiu estas karakterizita per multoblaj tavoloj, simboloj kaj signifoj, la serio diskutas vastan gamon de temoj, kiel ekzemple: morto, depresio, familio, infana edukado, religio, perforto, socia statuso, sekseco, krimo, etnaj stereotipoj. (ĉefe de usonanoj de itala origino), rasismo kaj intergeneracia lukto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]