The Star Wars Holiday Special

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Star Wars Holiday Special
televida filmo
Originala titolo The Star Wars Holiday Special
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 17 nov. 1978
Ĝenro sciencfikcia filmo, komika sciencfikcio, muzika filmo, aventura filmo, kristnaska filmo
Reĝisoro(j) Steve Binder • David Acomba
Scenaro Pat Proft • Bruce Vilanch • Rod Warren
Muziko de Ian Fraser
Rolantoj Mark Hamill • Harrison Ford • Carrie Fisher • Anthony Daniels • Peter Mayhew • Kenny Baker • James Earl Jones • Don Francks • Bea Arthur • Art Carney • Diahann Carroll • Harvey Korman
Produktinta firmao 20th Century Fox Television
IMDb
vdr

The Star Wars Holiday Special ("La vintrofestara specialaĵo de Star Wars") estas usona muzika sciencfikcia televida filmo el 1978 okazanta en la galaksio de Star Wars. En ĝi stelumas la ĉefrolularo de la unua filmo kaj enkondukiĝas la homĉasisto Boba Fett, kiu aperos en postaj filmoj. Ĝi estis unu el la unuaj oficialaj Star Wars-aj kromverkoj kaj enscenigita de Steve Binder.

La specialaĵo estas ĉefe varia spektaĵo kun liga rakonto: Chewbacca kaj Han Solo vizitas la hejmplanedon de Chewbacca, Kashyyyk, por celebri Vivotagon. Ilin ĉasas agentoj de la Galaksia Imperio, kiuj serĉas membrojn de la Ribela Alianco sur la planedo. La specialaĵo enkondukas tri membrojn de la familio de Chewbacca: lian patron Itchy, edzinon Malla, kaj filon Lumpy, kvankam tiuj nomoj poste estis klarigitaj kiel alinomoj; iliaj "realaj" nomoj estis Attichitcuk, Mallatobuck, kaj Lumpawarrump, respektive.

La programo ankaŭ prezentas multajn aliajn Star Wars-rolulojn, inkludante Luke Skywalker, C-3PO, R2-D2, Darth Vader kaj Princinon Leia (kiu kantas la "temkanzonon" de la filmo laŭ la Star Wars-temmuziko de John Williams, proksime al la fino); ĉiujn portretas la originalaj aktoroj. La programo inkludas arkivajn filmitaĵojn el Star Wars kaj ankaŭ prezentas desegnofilmon produktitan de la Toronto-bazita firmao Nelvana, kiu oficiale enkondukas la homĉasiston Boba Fett. Scenoj ankaŭ okazas en ekstera spaco kaj en kosmoŝipoj, inkludante la ŝipo Millennium Falcon kaj Imperia Steldestrojero. La variaspektaĵaj segmentoj kaj la desegnofilmo ankaŭ okazas en kelkaj aliaj ejoj, kiel la drinkejo en Mos Eisley sur la dezerta planedo Tatooine kaj nova ruĝa oceana planedo nome Panna.

La specialaĵo estas fifama pro la ekstreme negativa respondo de ŝatantoj de Star Wars kaj kritikistoj, kaj neniam estis retelevidita aŭ oficiale disponita kiel hejma videaĵo. Ĝi sekve fariĝis ia kultura legendo pro la malvasta kono de sia ekzisto kaj de preskaŭ ĉiu perceptite terura kvalito. Oni spektis kaj distribuis ĝin per neoficialaj registroj faritaj de fervoruloj dum sia originala prezento; tiuj unue distribuiĝis per VHS-kasedoj kaj poste adaptiĝis al enhav-kunhavaj retejoj.