Saltu al enhavo

The Statesman (Barato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Statesman
emblemo
gazeto Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 15-a de januaro 1818 vd
Landoj Barato vd
Sidejo Kolkato
Fondintoj Robert Knight vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

The Statesman estas anglalingva nacia ĉiutaga gazeto en Barato kun cirkulado de proksimume 250 000 ekzempleroj. [1]

Ĝi estas unu el la plej grandaj kaj plej influaj anglalingvaj gazetoj en Okcidenta Bengalio, Barato. [2] Ĝin posedas Nachiketa Publications Limited kaj eldonas The Statesman Ltd. The Statesman estas eldonata samtempe en kvar urboj: Kolkato, Nov-Delhio, Siliguri kaj Bhubaneswar.

La gazeto The Statesman estis fondita en 1875 en Kolkato, Brita Hindio, kiel posteulo de The Friend of India, fondita en 1818. En 1934, The Englishman (fondita en 1821) kunfandiĝis kun The Statesman. [3][4] Ekde 1931, la gazeto ankaŭ eldonatas en Delhio en aparta eldono. La gazeto ankaŭ estis konata kiel The Calcutta Statesman. Dum la brita regado , la gazeton estris britoj, sed post sendependeco, baratanoj transprenis. La unua ĉefredaktoro estis Pran Chopra.

La gazeto iam estis la plej legata ĉiutaga gazeto en Okcidenta Bengalio, sed nun perdis terenon kompare al rivaloj The Telegraph, The Times of India kaj Hindustan Times.

Ĝi estas membro de la Asia News Network, reto de aziaj ĉiutagaj gazetojkiuj dividas redakcian enhavon unu kun la alia.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Daily Publications. Arkivita el la originalo je 18 August 2021.
  2. About Statesman. Arkivigite je 2016-09-28 per la retarkivo Wayback Machine. Subir Bhaumik.
  3. Griffiths, D. (ed.): The Encyclopedia of the British Press 1422–1992.
  4. Hirschmann, E. (2004). The Hidden Roots of a Great Newspaper: Calcutta’s ‘Statesman’. Victorian Periodicals Review, 37(2), 141–160. JSTOR.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]