Saltu al enhavo

The Strand Magazine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Strand Magazine
periodaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1891 vd
Fino 1950 vd
Landoj Unuiĝinta Reĝlando vd
Fondintoj George Newnes vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Kovrilo de la septembro 1917 eldono de la revuo prezentanta Sherlock Holmes

The Strand Magazine (mallongigite The Strand) estis brita revuo eldonita ĉiumonate en Londono de 1891 ĝis 1950 kaj nomita laŭ sia eldonloko, la Strand (Londono). En la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj, la Strand Magazine estis la ĉefa literatura revuo de Britio. [1]

Entute 711 numeroj estis publikigitaj dum 59 jaroj. [2] La revuo prezentis tiajn aŭtorojn kiel Arthur Conan Doyle, Agatha Christie, Edgar Wallace, P. G. Wodehouse, H. G. Wells, Georges Simenon, Dorothy Sayers kaj aliajn klasikaĵojn de la ĝenroj detektiva, aventura kaj fantazia, kune kun artikoloj de famaj verkistoj kiel Rudyard Kipling, Graham Greene kaj eĉ Winston Churchill.

La revuo estis populara ekde la komenco, kun fruaj numeroj vendataj en preskvantoj de ĝis 300 000 ekzempleroj, kaj antaŭ la 1930-aj jaroj, la ĉiumonata cirkulado atingis 500 000 ekzemplerojn. La oficejoj de la revuo situis sur Burleigh Street, proksime al la kruciĝo kun la Strand. Dum la plej granda parto de la ekzisto de la revuo, ĝia ĉefredaktoro estis Herbert Greenhow Smith.

Dum la Dua Mondmilito, pro ekonomiaj malfacilaĵoj kaj la manko de papero, la formato de la Strand ŝrumpis kaj ĝia cirkulado malkreskis ĝis ĝia fermo en 1950.

Ekzistas du usonaj revuoj kun la sama nomo, nome The Strand Magazine (1891–1916) kaj nova Strand Magazine eldonita ekde 1998.

Arthur Conan Doyle

[redakti | redakti fonton]

La revuo estis la unua kiu publikigis la rakontojn de Ŝerloko Holmso, akompanataj de originalaj ilustraĵoj de Sidney Paget. Kiam la unua rakonto de Holmes, Skandalo en Bohemio, estis publikigita, ĝia cirkulado eĉ pli altiĝis. Ĝia kulmino estis atingita kiam la plenlonga libro, La ĉashundo de la Baskerviloj, estis seriigita en ĝi. Longaj vicoj da legantoj vicis antaŭ la oficejoj de la revuo , atendante ĉiun novan ĉapitron. Ĉi tiu libro estis unu el kvar plenlongaj libroj de Sherlock Holmes, el kiuj du pliaj ankaŭ estis seriigitaj en la revuo, Studo en Skarlato kaj La Signo de la Kvaro (d:Q500688). Entute 56 rakontoj de Sherlock Holmes aperis en la revuo inter 1891 kaj 1927.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. . Technology, Organisation and Innovation: The Historical Development of the UK Magazine Industry. Auckland University of Technology.
  2. Ashley, Mike. The Age of the Storytellers, The British Library and Oak Knoll Press, p. 196. 2006. (ISBN 0-7123-0698-6)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

, indekso de fikcio