The Sydney Morning Herald
| The Sydney Morning Herald | ||
|---|---|---|
![]() | ||
| gazeto gazeto de registro retejo produkta kompanio | ||
| Komenco | 1831 vd | |
| Landoj | Aŭstralio vd | |
| Sidejo | Sidnejo | |
| Ideologio | ||
| Posedata de | Fairfax Media vd | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
The Sydney Morning Herald estas unu el la ĉefaj ĉiutagaj gazetoj de Aŭstralio, kiu estas eldonita de Fairfax Media en Sidnejo.
Ĝi estas ofte nomata kiel The Herald, kaj ĝia nomo estas kutime mallongigita kiel SMH. Unue publikigita en 1831 kiel la semajna gazeto The Sydney Herald, ĝi estas la plej malnova plufunkcianta gazeto sur la kontinento kaj estas konsiderita gazeton de rekordo por Aŭstralio. [1]
La Herald estas tradicia grandgazeto. Ĝi estas eldonata en la klasika formato de kvalitaj gazetoj en anglalingvaj landoj. Origine, la Herald havis konservativisman inklinon, sed precipe pro konkurenco de The Australian kaj News Corporation de Rupert Murdoch, la Herald transformiĝis en pli maldekstra-liberalan gazeton. Kun eldonkvanto de proksimume 212 000 en marto 2006 (sabata eldono: 365 000), ĝi estas la dua plej granda gazeto en Sidnejo, metropolo de kvar milionoj, post la klaĉgazeto The Daily Telegraph, ankaŭ posedata de Murdoch. [2]
La dimanĉa eldono de la gazeto nomiĝas The Sun-Herald. La gazeto aĉeteblas ĉe podetalaj vendejoj en Sidnejo, Novsudkimrio, Kanbero, Sudorienta Kvinslando (Gold Coast kaj Sunshine Coast).
Historio
[redakti | redakti fonton]Tri dungitoj de la nun malaperinta Sydney Gazette — Alfred Stephens, Frederick Stokes, kaj William McGarvie — fondis The Sydney Herald (la originala nomo de la gazeto) en 1831 kiel semajnĵurnalon. En 1840, la gazeto komencis ĉiutagan publikigon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Journals of Record – Measure of Quality, or Dead Concept?. Centre for Advancing Journalism, Universitato de Melburno (December 2013). Arkivita el la originalo je 25 January 2014. Alirita 6 May 2014 .
- ↑ The Sydney Morning Herald digital editions (angle) (2020-09-28). Arkivita el la originalo je 11 February 2021. Alirita 2020-09-28 .


