The Time Tunnel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
The Time Tunnel
Lee Meriwether The Time Tunnel 1966.jpg
Originala titolo The Time Tunnel
Originala lingvo angla lingvo
Ĝenro televida sciencfikcio
Muziko John Williams
Ĉefrolantoj James Darren · Robert Colbert · Whit Bissell · John Zaremba · Lee Meriwether
IMDb
v  d  r
Information icon.svg

The Time Tunnel (La tempotunelo) estas usona tutkolora televidserio pri scienc-fikcio kreita ĉirkaŭ la temo de tempovojaĝado, en kiu stelulis James Darren kaj Robert Colbert. La produktoro estis Irwin Allen. Ĝi estis publikigita de 20th Century Fox Television kaj elsendita pere de ABC. Tiu programo estis elsendita dum unu sezono de 30 epizodoj el septembro 1966 al aprilo 1967.

La agado de la serio okazas en 1968. La Usona Registaro havas sekretan projekton nome Tik-Tok kiu konsistas en la konstruo de tempomaŝino. La maŝino, ia koridoro de cilindra formo nome tempotunelo, troviĝas en subtera kompleko en Arizono. La projekton estras la generalo Heywood Kirk (Whit Bissell). La operaco de la tunelo estas zorgita de du sciencistoj: nome la doktorino Ann McGregor (Lee Meriwether) kaj la doktoro Raymond Swain (John Zaremba).