The Toll of the Sea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Toll of the Sea

The Toll of the Sea estas kina filmo produktita fare de Technicolor Motion Picture Corporation kaj ellasita fare de Metro Pictures en 1922, kun Anna May Wong kiel ŝia unua grava rolo. La filmo estis la 7-a kolora filmo,[1], la dua kolora de Technicolor, kaj la unua de Hollywood. Ĝi estis la unua kolora filmo, kiu ne bezonis specifan projektilon en la kinejo. En 1985, la UCLA Film and Television Archive rezervis la filmon el la originala 35 mm nitrata negativo.

Okazaĵo

Kiam la juna Lotus Flower vidas senkonscian viron ŝvebante en la marborda akvo, ŝi rapide helpas lin. La viro estas Allen Carver, usonano, vizitante Ĉinion. La du ĉefroluloj baldaŭ ekamas unu la alin kaj Carver promesas ŝin kunporti en sian hejmlandon. Amiko de Carver malkuraĝigas lin fari tion kaj li reveturas en Usonon sola. Kiam ili denove renkontiĝas, jam multe ŝanĝiĝis kaj ilia reunuiĝa proceso provas ilian eltenecon.

Ludantoj

Anna May Wong.... Lotus Flower
Kenneth Harlan.... Allen Carver
Beatrice Bentley.... Barbara 'Elsie' Carver
Priscilla Moran.... Eta Allen (kiel Baby Moran)
Etta Lee.... dua klaĉado
Ming Young.... unua klaĉado

Notoj

  1. Pli fruaj koloraj filmoj estis: With Our King and Queen Through India (The Durbar at Delhi) (1912), The World, the Flesh and the Devil (1914), kaj Little Lord Fauntleroy (1914), ĉiu en Kinemacolor; The Gulf Between (1917), en Technicolor; Cupid Angling (1918), en Douglass Natural Color; kaj The Glorious Adventure (1921), en Prizma.