Enid Blyton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el The Twins at St. Clare's)
Enid Blyton
Persona informo
Enid Blyton
Naskonomo Enid Mary Blyton
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1897 (1897-08-11)
en East Dulwich
Morto 28-an de novembro 1968 (1968-11-28) (71-jaraĝa)
en Hampstead
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per Alzheimer-malsano vd
Tombo Golders Green Crematorium vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Ipswich High School vd
Memorigilo Enid Blyton
Familio
Edz(in)o Hugh Alexander Pollock • Kenneth Fraser Darrell Waters vd
Infanoj Gillian Baverstock • Imogen Smallwood vd
Profesio
Alia nomo Mary Pollock vd
Okupo verkisto • romanisto • poeto • lerneja majstro • verkisto de porinfana literaturo • scenaristoinstruisto vd
Laborkampo poeziopedagogio • literary activity • scienca literaturo • literaturo por infanoj kaj junuloj vd
Aktiva dum 1922–28-a de novembro 1968 vd
Verkado
Verkoj La fama kvinopo ❦
The Secret Seven ❦
Noddy ❦
Child Whispers ❦
The Enid Blyton Adventure Series ❦
The Enchanted Wood ❦
The Naughtiest Girl in the School ❦
The Naughtiest Girl Again ❦
The Adventurous Four ❦
The Twins at St. Clare's ❦
Five on a Treasure Island ❦
Five on Finniston Farm ❦
Five on Kirrin Island Again ❦
Five on a Hike Together ❦
Five on a Secret Trail ❦
The Magic Faraway Tree ❦
The Land of Far-Beyond ❦
The O'Sullivan Twins ❦
The Mystery of the Burnt Cottage ❦
Summer Term at St. Clare's ❦
Five Run Away Together ❦
The Island of Adventure ❦
The Mystery of the Disappearing Cat ❦
The Second Form at St. Clare's ❦
Claudine at St.Clare's ❦
Fifth Formers of St. Clare's ❦
Five Go to Smuggler's Top ❦
The Mystery of the Secret Room ❦
The Naughtiest Girl is a Monitor ❦
The Castle of Adventure ❦
First Term at Malory Towers ❦
Five Go Off in a Caravan ❦
The Folk of the Faraway Tree ❦
The Mystery of the Spiteful Letters ❦
The Mystery of the Missing Necklace ❦
The Valley of Adventure ❦
Five Go Off to Camp ❦
The Mystery of the Hidden House ❦
Third Year at Malory Towers ❦
Five Get Into Trouble ❦
The Mystery of the Pantomime Cat ❦
Five Fall Into Adventure ❦
The Mystery of the Invisible Thief ❦
The Mystery of the Vanished Prince ❦
Five Have a Wonderful Time ❦
The Mystery of the Strange Bundle ❦
Five Go Down to the Sea ❦
The Mystery of Holly Lane ❦
Five Go to Mystery Moor ❦
The Mystery of Tally-Ho Cottage ❦
The Mystery of the Missing Man ❦
Five Go to Billycock Hill ❦
The Mystery of the Strange Messages ❦
Five Get into a Fix ❦
Five Have a Mystery to Solve ❦
Five Are Together Again vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Enid Gillian BLYTON (naskiĝis la 11-an de aŭgusto, 1897, mortis la 28-an de novembro, 1968) estis angla verkistino. ŝi estis unu de la plej konataj kreintoj de porinfanaj literaturo de la 20a jarcento. Ŝi verkis pli ol 700 librojn kaj pli ol 10.000 rakontojn. Enid Blyton estas la plej komerce sukcesa aŭtoro de porinfanaj libroj. Eble la plej fama estas la serio pri The Famous Five (la fama kvinopo).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Enid Blyton naskiĝis en Dulwich apud Londono, kiel unua ido de Thomas kaj Theresa Blyton. Kiel infano ŝi brilis per sia eksterordinara memorkapablo. En la aĝo de ok jaroj ŝi kapablis legi unu paĝon de libro kaj poste ripeti parkere la tutan tekston.

Kiel junulino ŝi vizitis interalie la lernejon St. Clare School, kiu fariĝis scenejo por kelkaj el ŝiaj verkoj. Iom poste ŝi vizitis la St. Christopher School en Beckenham, Kent, kie ŝi kune kun sia familio pasigis grandan parton de sia junaĝo.

En la aĝo de 14 jaroj Enid Blyton komencis verki. Ŝi gajnis poem-konkurson por infanoj kaj komencis sendi siajn poemojn kaj rakontojn al diversaj revuoj. Kvankam ŝiaj gepatroj deziris ke ŝi fariĝu pianistino, ŝi decidis fariĝi instruistino kaj ekstudis en la Ipswich High School. Ŝi trovis okupon en la Bichley Park School for Boys, sed jam unu jaron poste ŝi reiris al Beckenham.

Ŝia unua infanlibro Child Whispers aperis en 1922.

En la jaro 1924 Enid Blyton edziniĝis al la eldoneja redaktoro Hugh Pollock. Ŝi forlasis sian instruistan karieron kaj dediĉis sin ĉefe al la verkado. Dum ioma tempo la paro vivis en Londono, sed fine revenis al Beckenham.

Ekde 1926 Enid Blyton eldonis revuon kiu enhavis amuzajn rakontojn por infanoj.

En la jaro 1929 la geedzoj transloĝiĝis al Old Thatch, Buckinghamshire, kie pli malfrue naskiĝis la filinoj Gillian (1931) kaj Imogen (1935).

En 1931 ŝi verkis sian unuan romanon por plenkreskuloj, kiun ŝi tamen ne publikigis. Ŝi faris el ĝi la unuan volumon de la rakontoj pri la cirko Gallianos. Ŝia unua granda romano The Adventures of the Wishing Chair aperis en 1937. La jaron poste ŝi lastfoje transloĝiĝis, al Green Hedges, Baconsfield. Ŝia edzeco disiĝis en 1942.

En la jaro 1943 Enid Blyton edziniĝis duan fojon, al la kirurgo Kenneth Darrell Waters. Ekde 1950 ŝiaj verkoj aperis en diversaj landoj, en pli ol cent lingvoj. Ŝi ekde tiam verkis 10.000 ĝis 12.000 vortojn tage.

Ŝia porinfana revuo en 1953, post preskaŭ 30 jaroj, ĉesis aperi. Enid Blyton anstataŭis ĝin per la Enid-Blyton-Magazine. La jaro 1957 estis plej fruktodona: Ŝi publikigis 37 novajn verkojn.

Ŝia lasta romano Noddy and the Aeroplane aperis en 1964. Kvar jarojn poste Enid Blyton mortis en Londono.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Enid Blyton verkis pli ol 700 librojn, ĉefe verkojn por infanoj.

La okazaĵoj en ŝiaj libroj grandparte estis propraj travivaĵoj kaj multaj personoj, kiel ekz. la instruistino pri franca lingvo kaj la belga kunlernantino vere ekzistis. Ankaŭ ŝiaj dombestoj, ekz. hundo, papago kaj simio, eniris ŝian verkaron.

Por siaj libroj ŝi mem elektis la ilustristojn. Krome ŝi havis la ideon, ke bildoj ornamu la malantaŭon de ĉiu libro – kaj librovendistoj bone privarbis ŝiajn librojn en la montrofenestroj. Plia ideo estis, ke sur ĉiu libro aperu ŝia subskribo.

Pri kritikuloj, kiuj ekz. primokis la kvanton de ŝia verkaro, ŝi iam diris: "Kritikoj de homoj pli aĝaj ol 12 jaroj min tute ne interesas."

La domo de Enid Blytons en Bourne End, Buckinghamshire