The Untouchables

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
The Untouchables
The Untouchables cast 1961.JPG
Originala titolo The Untouchables
Originala lingvo angla lingvo
Ĝenro filmigo
Reĝisoro(j) Walter Grauman
Produktisto(j) Lloyd Richards
Muziko Nelson Riddle
Ĉefrolantoj Robert Stack · Abel Fernandez · Nicholas Georgiade · Paul Picerni · Steve London · Bruce Gordon · Neville Brand
IMDb
Information icon.svg
vdr
Robert Stack kiel Eliot Ness kun Gloria Talbott, 1962.

The Untouchables (La netuŝebluloj) estas usona krim-drama televidserio kiu estis elsendita de 1959 ĝis 1963 pere de la kanalreto ABC, produktorita de Desilu Productions. Bazita sur la memorlibro samnoma de Eliot Ness kaj Oscar Fraley, ĝi faras fikcion el la spertoj de Ness kiel federacia registara agento en la epoko de la Prohibicio en Usono, luktanta kontraŭ krimo en Ĉikago en la 1930-aj jaroj kun la helpo de speciala teamo de agentoj elstaraj pro sia kuraĝo, morala karaktero, kaj nekoruptebleco, kromnomitaj La netuŝebluloj. La libro inspiris poste ankaŭ filmon en 1987 (ankaŭ nomita The Untouchables) fare de Brian De Palma, kun scenaro de David Mamet, kaj dua, malpli sukcesa televidserio en 1993.

La aktoro Robert Stack estis ikona bildo de la serio.