The Vow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Vow
filmo
Originala titolo The Vow
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 9 feb. 2012, 9 feb. 2012
Ĝenro filmbiografio, filma dramo, amafera filmo
Kameraado Rogier Stoffers
Reĝisoro(j) Michael Sucsy
Produktisto(j) Gary Barber • Roger Birnbaum • Jonathan Glickman
Scenaro Jason Katims
Filmita en Toronto • Ĉikago
Loko de rakonto Ĉikago
Muziko de Michael Brook • Rachel Portman
Rolantoj Rachel McAdams • Channing Tatum • Sam Neill • Scott Speedman • Wendy Crewson • Jessica Lange • Jessica McNamee • Tatiana Maslany • Lucas Bryant • Dillon Casey • Sarah Carter • Kim Roberts • Rachel Skarsten • Jeananne Goossen • Britt Irvin • Laura Osswald • Katharina Kaali • Marc Benjamin Puch
Produktinta firmao Screen Gems 
Spyglass Media Group
IMDb
vdr

The Vow estas usona romantika drama filmo de 2012 reĝisorita de Michael Sucsy kaj skribita de Abby Kohn, Marc Silverstein kaj Jason Katims, inspirita per la vera historio de Kim kaj Krickitt Carpenter. En ĝi ĉefrolas Rachel McAdams (kiel Paige) kaj Channing Tatum (kiel Leo Collins), kun Sam Neill, Scott Speedman, Jessica Lange kaj Jessica McNamee en apogado de roloj.[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Paige Collins (Rachel McAdams) kaj ŝia edzo Leo (Channing Tatum), forlasas kinejon. Survoje al la hejmo ĉe haltsignalo, Paige malligas sian sekurzonon por klini sin kaj kisi Leo. En la sama momento, kamiono trafas ŝian aŭton de malantaŭ kaj Paige kraŝas tra la antaŭa glaco. Ambaŭ estas rapide movitaj al malsanulejo, dum Leo voĉfone parolas pri kiom "ŝokaj momentoj helpas trovi kiun ni estas", kaj la filmo rakontas kiel Paige kaj Leo renkontiĝis. Scenoj de kiel ili svatis, engaĝiĝis kaj geedziĝis ĉe la Arta Instituto de Ĉikago dum dividado de kiso sub la Nuba Pordego estas montritaj.

En la malsanulejo, kiam Paige reakiras konscion, ŝi pensas ke Leo estas kuracisto, kio estis rezulto de memorperdo de la lastaj jaroj da sia vivo. Kiam ŝiaj riĉaj gepatroj, Bill kaj Rita Thornton, malkovras kio okazis kaj vizitas ŝin, ili unuafoje renkontas Leo, estante malfeliĉaj ke Leo estas edziĝinta al ilia filino kaj malhelpante lin porti ŝin hejmen. Konfuzita Paige ne komprenas kial li ne konas ŝiajn gepatrojn, kial ŝi estas edziĝinta al li, kaj kial ŝi forlasis jurajn studojn, rompis kun sia iama fianĉo Jeremy, kaj kial ŝi ne estis en kontakto kun sia familio kaj amikoj. Ŝiaj gepatroj insistas pri kunportado de Paige hejmen kaj ŝi konsentas, supozante ke ŝi povus esti geedziĝinta kun Leo pro kaprico. Ĝuste kiam ili estas forirontaj, Leo venas kurante por ludi la lastan voĉmesaĝon kiun ŝi sendis al li en kiu ŝi sonas tre feliĉa kaj enamiĝita, tiel ke Paige decidas reveni al Leo, esperante ke li helpos al ŝi reakiri ŝian perditan memoron. Paige estas bonvenigita hejmen per surprizfesto de ŝiaj amikoj, sed ĉar ŝi ne povas memori ilin, ŝi trovas tion superforta kaj ekstreme konfuza.

La venontan tagon, Paige iras al sia regula kafbutiko, sed ŝi ne memoras esti tie antaŭe kaj perdiĝas dum la reveno. Ŝi vokas sian patrinon ĉar ŝi ne scias aŭ memoras la numeron de Leo. Tiun nokton, Leo kaj Paige estas invititaj al vespermanĝo ĉe la gepatroj de Paige. Dum la vespermanĝo kaj je la drinkejo poste, Leo ne kongruas kun sia familio kaj amikoj. Li persistas en siaj provoj helpi al ŝi reakiri ŝian perditan memoron, sed Paige estas pli movita per deziro malkovri kial ŝi forlasis jurajn studjon kaj rompis fianĉecon. Dum renkonto kun Jeremy, ŝi kisas lin ĉar ŝi memoras siajn sentojn por li. Poste lia kuracisto konsilas ŝin plenigi la truojn en sia memoro anstataŭ esti timigita de la pasinteco. Kun alproksimiĝo de la geedziĝo de ŝia fratino Gwen, Paige decidas resti kun siaj gepatroj ĝis la geedziĝo. Leo, Konvinkita ke li devas igi sian edzinon enamiĝi denove, li demandas ŝin pri rendevuo kaj pasigas nokton kun ŝi, vekante novajn sentojn en ŝi. Poste, ĉe la geedziĝo, la patro de Paige provas konvinki Leo disiĝi de sia filino, kolerigante Leo kiu finas pugnobati Jeremy kiam li parolas pri amorado kun sia edzino; post tio ili ambaŭ decidas fini la rilaton.

Paige realiĝas al jurstudoj kaj Leo subskribas divorcpaperojn. Poste, ĉe butiko, Paige startas konversacion kun sia maljuna amikino Diane kiu, nekonscia pri ŝia memorperdo, pardonpetas pro antaŭa amafero kun la patro de Paige, tiel alarmante Paige kiel al kial ŝi forlasis sian familion. Kiam ŝi alfrontas sian patrinon pri tio, Rita rakontas al ŝi ke ŝi decidis resti kun Bill pro ĉio kiujn li faris ĝuste anstataŭ forlasi lin nur pro unu malĝusta ago. Paige demandas al Leo kial li neniam rakontis al ŝi pri tio, kaj li respondas ke li volis ĝuste gajni ŝian amon sen ke ŝi denove perdu ŝiaj gepatroj. Paige, dum klaso, komencas desegni; tiel sciante kial ŝi unue forlasis jurajn studojn. Ŝi daŭrigas sian intereson pri arto, poste revenante al skulptado kaj desegnado.

Ĉar la sezonoj ŝanĝiĝas, Leo voĉfone diskutas sian filozofion pri "Momentoj de Efiko". Paige en sia ĉambro trovas la menukarton sur kiu ŝi skribis siajn geedziĝajn promesojn kaj estas profunde kortuŝita. La filmo finiĝas kun Paige trovanta Leo en sia iama Cafe el Mnemonic, tie ŝi rakontas al li ke ŝi rekomencas siajn malnovajn kutimojn kaj decidas iri kun li por provi novan lokon kaj Leo proponas viziti novajn lokojn sugestante ke li volas rekonstrui novan vivon kun ŝi.

Ĉe la fino de la filmo oni klarigas ke la paro kiun la rakonto estis inspirita estas edziĝintaj kaj havas du infanojn malgraŭ la fakto ke ŝi neniam reakiris la memoron.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolularo[redakti | redakti fonton]

  • Rachel McAdams kiel Paige Collins
  • Channing Tatum kiel Leo Collins
  • Jessica Lange kiel Rita Thornton
  • Sam Neill kiel Bill Thornton
  • Jessica McNamee kiel Gwen Thornton
  • Wendy Crewson kiel Dr. Fishman
  • Tatiana Maslany kiel Lily
  • Lucas Bryant kiel Kyle
  • Scott Speedman kiel Jeremy
  • Joey Klein kiel Josh
  • Joe Cobden kiel Jim
  • Jeananne Goossen kiel Sonia
  • Dillon Casey kiel Ryan
  • Shannon Barnett kiel Carrie
  • Lindsay Ames kiel Shana
  • Kristina Pešić kiel Lizbet
  • Britt Irvin kiel Lina
  • Sarah Carter kiel Diane
  • Rachel Skarsten kiel Rose

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Vow (2012) (angle). Alirita 2023-03-03.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]