The Way to Eden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Way to Eden
Star Trek episode • ĉapitro de televidserio
Originala titolo The Way to Eden
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 21 feb. 1969
Ĝenro sciencfikcio
Reĝisoro(j) David Alexander
Scenaro Arthur Heinemann • D. C. Fontana
Filmita en Paramount Stage 31
Loko de rakonto Eden
Rolantoj William Shatner • Leonard Nimoy • DeForest Kelley • James Doohan • George Takei • Walter Koenig • Bill Blackburn
IMDb
vdr

"The Way to Eden" [La Vojo al Edeno] estas la dudeka epizodo de la tria sezono de Star Trek: The Original Series, elsendita la 21-an de februaro 1969. Ĝi estis verkita de Arthur Heinemann, bazita sur rakonto de Heinemann kaj D. C. Fontana (Uzante la nomo de plumo "Michael Richards"), kaj reĝisorita de David Alexander.

La epizodo prezentas tro moralisman vidpunkton pri la hipia movado.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

En steldato 5832.3, la federacia kosmoŝipo USS-Enterprise serĉas la ŝtelitan krozkosmoŝipon Aurora. La Enterprise ŝlosas sur la ŝipon la traktoran faskon, sed la Aurora daŭre akcelas, streĉante siajn motorojn kaj minacante sian detruon. La ses humanoidaj pasaĝeroj estas sendanĝere transportitaj al la "Enterprise" same kiam la "Aurora" eksplodas. La grupo konsistas el Tongo Rad (Victor Brandt), filo de la Katulana ambasadoro; Irina Galliulin (Mary Linda Rapelye), amikino de piloto Pavel Chekov; Dr. Sevrin (Skip Homeier), konata elektronika sciencisto; Adam (Charles Napier), muzikisto; kaj du aliaj virinoj (Deborah Downey kaj Phyllis Douglas).

Kiel respondoj al la demandoj de Kirk, doktoro Sevrin diras, ke ilia celo estas la planedo "Edeno", kiun Kirk respondas esti mito. La grupo rifuzas kunlabori kun Kirk, nomante lin "Herbert", sed impresas Spockon, kiu konas ilian movadon. Ili estas devigitaj iri al malsanulejo por kuracista ekzameno, kaj Spock klarigas al Kirk ke "Herbert" aludas oficirojn konataj pro siaj "limigitaj penskapabloj".

Kuracaj esploroj montras, ke la grupo fartas bone, escepte de D-ro Sevrin, kiu estas portanto de la Synthecoccus novae bakterio komuna ĉe artefaritaj medioj. Sevrin estas je kvaranteno en la malliberejo, kaj insistas dum intervjuo kun Spock, ke la planedo Edeno iel "purigos lin". Spock provas rezoni kun Sevrin kaj ofertas por helpi lin trovi Edenon kontraŭ sia kunlaboro, sed konkludas ke Sevrin ne estas prudenta.

La resto de la grupo kreas planon por prenumo de la kosmoŝipo. Chekov malkaŝas al Irina ke la stelŝipo eblas navigita de helpa regulejo. Post de iom da tempo kun la skipo, la grupo prezentis muzikan koncerton, dum kiu Tongo Rad liberigas Sevrinon. Ili tiam transprenas helpan regulejon kaj metas la Enterprise en kurso por Edeno. Je alveno al la planedo, situanta en Romulana teritorio, Sevrin faras ĉiun skipon senkonscia kun ultrasona frekvenco elsendita tra la interfono.

Kiam la skipo reakiras konscion, ili malkovras, ke Sevrin kaj liaj anoj ŝtelis kosmoŝipeton. Kirk malaktivigas la sonan aparaton de Sevrin, kaj poste aliĝas al Spock, ĉefkuracisto Dr. McCoy, kaj Chekov en serĉado de la grupo.

La pejzaĝo en kiu ili alvenas estas vivplena kaj bela. Tamen, ĉiuj plantoj sekrecias potencan acidon, kiel Chekov malkovras kiam li tuŝas floron. La teamo baldaŭ trovas Adamon, kuŝantan morta pro venena frukto. Sevrin kaj la aliaj pluvivantoj tiam troviĝas en la ŝipeton, ĉiuj kun brulvundoj sur siaj piedoj. Kirk diras, ke ili devas foriri, sed Sevrin kuras el la pramo, mordas unu el la fruktoj kaj mortas.

Reen al la Enterprise, Irina alvenas al la komandejo por diri adiaŭon al Chekov. Spock konsilas ŝin kaj ŝiajn amikojn ne rezigni pri sia serĉado al Edeno, ĉar li kredas ke ili aŭ trovos ĝin, aŭ kreos unu por si.

Daŭrigo[redakti | redakti fonton]

La deziro de Spock serĉi Edenon estas klarigita en la filmo Star Trek V: The Final Frontier.