The Wild Bunch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Sovaĝa Aro
filmo
Originala titolo The Wild Bunch
Produktadlando  Usono
Originala lingvo ĉefe angla lingvo
Kina aperdato 18-a de julio 1969
Daŭro originala eŭropa versio: 145 minutoj
originala usona versio: 143 minutoj
Ĝenro Dramo/Vesterno
Kameraado Lucien Ballard
Reĝisoro(j) Sam Peckinpah
Produktisto(j) Phil Feldman
Scenaro Walon Green
Sam Peckinpah
Laŭ la verko de (romano) Roy N. Sickner
Filmita en  Meksiko
Loko de rakonto MeksikoTeksaso
Muziko de Jerry Fielding
Ĉefrolantoj William Holden
Ernest Borgnine
Robert Ryan
Edmond O'Brien
Warren Oates
Ben Johnson
Produktinta firmao Warner Bros.-Seven Arts
Distribuo Warner Bros.-Seven Arts
IMDb
vdr

The Wild Bunch estas disputiga 1969-jara vesterna filmo direktita de Sam Peckinpah, kaj aktorita de William Holden, Ernest Borgnine, Robert Ryan, Edmond O'Brien, Warren Oates, Jaime Sánchez, Ben Johnson, Strother Martin, L.Q. Jones, Bo Hopkins kaj Dub Taylor. La filmo rakontas pri maljuna rondo de krimuloj ĉe la landlimo de Teksaso kaj Meksiko en 1913, dum la Meksika Revolucio. La krimuloj provas adapti al la moderniganta mondo.

La filmo estas notinda pro ties ega perforto dum malferma bankrabado-sceno, kaj fina batalo inter la krimuloj kaj la Meksika Armeo. Ĝi ankaŭ estas pionira en la kompleksa redaktado de malrapida movado kaj normala movado de multaj kamero-anguloj. The Wild Bunch inspiris reĝisorojn post multaj jaroj kiam montrantaj film-agadon kaj perforton.

La scenaro verkita de Walon Green, Roy N. Sickner, kaj Sam Peckinpah, estis kandidatigita por Akademia Premio por plej bona originala scenaro, kaj la filmmuziko estis kandidatigita por Akademia Premio por plej bona filmmuziko. En 1999, la filmo estis elektita de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial preservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.