The Woman in the Window
The Woman in the Window | |
---|---|
![]() | |
filmo | |
Originala titolo | The Woman in the Window |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1944, 25 okt. 1944, 3 nov. 1944, 5 mar. 1945, 16 mar. 1945 |
Ĝenro | krimfilmo, drama filmo, nigra filmo |
Kameraado | Milton Krasner |
Reĝisoro(j) | Fritz Lang |
Produktisto(j) | Nunnally Johnson |
Scenaro | Nunnally Johnson |
Loko de rakonto | Nov-Jorko |
Muziko de | Arthur Lange |
Rolantoj | Edward G. Robinson • Joan Bennett • Raymond Massey • Dan Duryea • Dorothy Peterson • Edmund Breon • Wyndham Standing • Robert Blake • Alec Craig • Bess Flowers • Don Brodie • Frances Morris • Frank Mills • Harry Hayden • Fred Graham • Iris Adrian • Eddy Chandler • Arthur Space |
Produktinta firmao | RKO Pictures |
IMDb | |
The Woman in the Window estas usona kineja filmo de 1944, realigita de la reĝisoroj Fritz Lang. Ĝi verkiĝis verkita en nigrablanka arto, kiel ĉiuj filmoj de tiu epoko. La filmo estis produktita de Nunnally Johnson, kaj pri la scenaro respondecis Nunnally Johnson. Ĉefaj aktoroj estis Edward G. Robinson, Joan Bennett, Raymond Massey, Dan Duryea, Dorothy Peterson, Edmund Breon, Wyndham Standing, Robert Blake, Alec Craig, Bess Flowers, Don Brodie, Frances Morris, Frank Mills, Harry Hayden, Fred Graham, Iris Adrian, Eddy Chandler kaj Arthur Space. Kiel ĉiuj usonaj kinejaj filmoj samtempaj, ĝiaj dialogoj kompreneble estas origine en la angla lingvo - poste oni per dublado aŭ subtitoloj tradukigis la dialogojn al iuj pliaj naciaj lingvoj.
Sinoptiko
[redakti | redakti fonton]La Virino ĉe la Fenestra Bildo (The Woman in the Window) estas filmo kiu sekvas la historion de Richard Wanley, universitata profesoro kies edzino kaj infanoj forvojaĝas por ferii. Post renkontiĝo kun amikoj en sia klubo, Wanley rimarkas portreton de virino en vitra ekspozicio de vendejo. La virino estas Alice Reed, kaj ŝi hazarde aperas ĉe la loko. Ili ekbabilas, kaj Reed invitas lin al drinko.
Poste ili iras al ŝia loĝejo, sed la situacio komplikiĝas kiam Claude Mazard, la ĵaluzema kaj riĉa amanto de Reed (konata al ŝi kiel Frank Howard), neatendite alvenas. Okazas perforta konfronto, kaj Wanley mortigas Mazard en memdefendo. Por eviti la konsekvencojn, Reed kaj Wanley decidas kaŝi la krimon. Wanley forigas la korpon en kampara regiono, sed malzorgeme lasas spurojn kaj estas pluraj atestantoj.
La murdon esploras Frank Lalor, distrikta prokuroro kaj amiko de Wanley. Kvankam Wanley kelkfoje diras suspektindajn frazojn, Lalor ne suspektas lin. Intertempe, Reed estas ĉantaĝata de Heidt, korupta eks-policano kiu estis dungita por spioni Mazard.
Wanley proponas solvon: Reed ricevas toksan pulvron por envenenigi Heidt. Sed kiam Heidt venas por postuli monon, li suspektas trompon kaj foriras kun la mono. Senespera, Wanley konsumas la restantan pulvoron en suicida provo.
Tamen, Heidt estas mortigita de la polico baldaŭ poste, kaj la aŭtoritatoj konkludas ke li estis la vera murdinto. Reed hastas por informi Wanley, sed trovas lin senkonscia en sia seĝo.
Subite, Wanley vekiĝas en sia klubo: ĉio estis nur sonĝo. Li ekkomprenas ke ĉiuj figuroj en la "okazaĵoj" estis klubanoj aŭ konatuloj. Kiam li eliras, nekonata virino petas lin ekbruligi ŝian cigaredon, sed li firme rifuzas kaj foriras rapide.