Saltu al enhavo

Monda faktolibro de CIA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el The World Factbook)
The World Factbook

emblemo

serio de verkoj • ĉiujara periodaĵo • scienca gazeto
Aŭtoroj
Aŭtoro CIA
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1962
Loko Vaŝingtono
Eldonejo CIA
Ĝenro referencverkoalmanako
vdr
"Book of Facts" retejo kiel vidita en februaro 2005

La Monda faktolibro de CIA (CIA World Factbook) (ISSN 1553-8133) estas oficiala eldonaĵo de la CIA de Usono, referenca rimedo, detale priskribante en almanaka stilo ĉiun landon en la mondo, laŭ geografia, demografia, politika, ekonomia vidpunktoj. Ĝi estis originale ĉiujara libro, sed la eldono de 2008 estis la laste papere presita fare de la CIA. Aliaj firmaoj - kiel ekzemple Skyhorse Publishing - daŭre presas papereldonon. La Monda faktolibro estas havebla en la formo de retejo, kiu estas parte ĝisdatigita ĉiujn du semajnojn. Ĝi ankaŭ estas havebla por elŝuti por eksterreta uzo. Ĝi disponigas duon- ĝis tripaĝan resumon pri la demografio, geografio, trafikinterligoj, registaro, ekonomio, kaj militistaro de 266 landoj agnoskitaj de Usono, dependaj teritorioj, kaj aliaj areoj en la mondo.

CIA World Factbook estas preparita fare de la CIA por la uzo de usona registaroficistoj, kaj ĝia stilo, formato, priraportadon kaj enhavo estas unuavice antaŭpensita por kontentigi iliajn postulojn. Tamen, ĝi estas ofte utiligita kiel rimedo por studentaj esplorartikoloj. Kiel laboro de la usona registaro, ĝi estas en la publika havaĵo. Tial, plurloke en Vikipedio aperas mapoj aŭ aliaj grafikaĵoj kies origino estas la Monda Faktolibro.

En Februaro 2026 CIA anoncis finon de eldonado de la Faktolibro[1][2] kaj la reta versio de la Faktolibro ĉesis funkcii.[3]

En ĝiaj eldonoj foje estis iuj evidentaj eraroj, parte ridindaj, ekzemple, jam aperis en ĝi pri Brazilo ke en tiu lando oni parolas la francan, la anglan kaj la hispanan, sed fakte oni oficiale instruas tiujn lingvojn kiel fremdajn lingvojn en lernejoj. Sekve, franca, angla kaj hispana estas fremdaj lingvoj oficialaj por ekzamenoj, ne oficialaj lingvoj de la lando. Alie, pri Brazilo, la Monda faktolibro de CIA jam diris ke estas tie armata gerila grupo nomata Polícia Federal kiu kontrolas la landlimojn. Evidente Polícia Federal estas Federacia Polico ne terorisma grupo, kaj evidente federacia (t. e. nacia) polico kontrolu landlimojn.

Malgraŭ tiaj eraroj, tamen ankaŭ estas multaj utilaj informoj, kaj laŭdindas ke ĉiuj tekstoj kaj ankaŭ grafikaĵoj povas esti libere kopiitaj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Associated Press (2026-02-04). CIA ends publication of World Factbook reference tool (angle). Politico. Alirita 2026-02-05 . “Close the cover on the CIA World Factbook: The spy agency announced Wednesday that after more than 60 years, it is shuttering the popular reference manual.”.
  2. Thorpe, Andrew. CIA says it will cease publishing the World Factbook, a free online resource used by millions (angle). ABC News. ABC (2026-02-05). Alirita 2026-02-05 . “The US Central Intelligence Agency (CIA) has announced it will cease publishing the World Factbook, a free online resource used by millions around the globe.”.
  3. Kaur, Harmeet. CIA terminates its World Factbook, overthrowing reference regime (angle). cnn.com. Cable News Network (2026-02-05). Alirita 2026-05-06 . “After decades of serving as a reliable, authoritative public repository of basic information about countries, their economies, and their people, The World Factbook disappeared from the internet on February 4 with no advance notice.”.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]