The Wrong Man

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Wrong Man
filmo
Originala titolo The Wrong Man
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1956, 26 jan. 1957
Ĝenro filma dramo, nigra filmo, procesfilmo, krimfilmo, filmo bazita de literatura verko
Kameraado Robert Burks
Reĝisoro(j) Alfred Hitchcock
Produktisto(j) Herbert Coleman • Alfred Hitchcock
Scenaro Maxwell Anderson • Angus MacPhail
Filmita en Nov-Jorko
Loko de rakonto Nov-Jorko • Jackson Heights
Muziko de Bernard Herrmann
Rolantoj Henry Fonda • Vera Miles • Anthony Quayle • Harold J. Stone • Nehemiah Persoff • Tarzan Cooper • Alfred Hitchcock • Doreen Lang • Norma Connolly • Esther Minciotti • Frances Reid • Charles Aidman • Werner Klemperer • Henry Beckman • Peggy Webber • Dayton Lummis
Produktinta firmao Warner Bros.
IMDb
vdr

The Wrong Man (La erara viro) estas usona dokudrama filmo de 1956 reĝisorita de Alfred Hitchcock kaj stelulita de Henry Fonda kaj Vera Miles.[1][2] La filmo estis muntita laŭ realviva historio de senkulpa viro akuzita je krimo, kiel estas praikribita en la libro The True Story of Christopher Emmanuel Balestrero de Maxwell Anderson[3][4] kaj en la gazeta artikolo "A Case of Identity" (gazeto Life, 29a de junio 1953) de Herbert Brean.[5]

Ĝi estas unu el la malmultaj filmoj de Hitchcock bazitaj sur vera historio kaj kies intrigo sekvas de proksime la realvivaj okazaĵoj. Tamen ĝi estas ankaŭ unu el la multaj filmoj de Hitchcock kiuj disvolvigas intrigon pri miskomprenita identeco kaj rilata kulpigo (erara).

Tiu estis la nura filmo de Hitchcock en kiu stelulis Henry Fonda, ludante rolon de muzikisto de la Stork Club misrekonita kiel ŝtelisto de likvorvendejo, kiu estis arestita kaj procezita je ŝtelado dum lia edzino (Vera Miles) emocie forfalas. Hitchcock diris al Truffaut ke lia dumviva timego al la polico allogis lin al la temo kaj tio videblas en multaj scenoj.[6]

The Wrong Man havis elstaran efikon sur du gravaj reĝisoroj: ĝi rezultis en la plej longa peco de verkita kritiko fare de Jean-Luc Godard en liaj jaroj kiel kritikisto,[7][8] kaj ĝi estis citita kiel influo super la filmo Taxi Driver de Martin Scorsese.[9]

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Variety filmorecenzo; 2a de januaro 1957, p. 6.
  2. Harrison's Reports filmorecenzo; 22a de decembro 1956, p. 204.
  3. (2002) The Complete Films of Alfred Hitchcock. Citadel. ISBN 9780806524276.
  4. The Wrong Man. Turner Classic Movies. Alirita 10a de aprilo 2016.
  5. Brean, Herbert (29a de junio 1953). "A Case of Identity". Life, p. 97.
  6. Leitch 2002, p. 377
  7. Godard on Godard (tradukita de Tom Milne, Da Capo Press)
  8. . Toronto Film Review: History of Film Criticism: Godard on The Wrong Man (2013-04-17). Alirita 2018-12-14.
  9. Scorsese on Scorsese (eldonita de Ian Christie kaj David M. Thompson)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]