The Young and the Restless

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Young and the Restless
televida serio
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro sapopero
Reĝisoro Sally McDonald
Aktoroj Jeanne Cooper • Daniel Goddard • John Driscoll • Tammin Pamela Sursok • Michael Graziadei • Michael Damian • Bryton James • Kristoff St. John • Diego Serrano • Blair Redford • Jeff Branson • Christel Khalil • Joshua Morrow
Muziko de Barry De Vorzon • Perry Botkin Jr.
Amplekso
Sezonoj 51
Epizodoj 12775
Elsendo
Unua elsendo 26 mar. 1973
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

La Junaj kaj la MaltrankvilajMaltrankvila Junularo (angle The Young and the Restless, kaj ofte mallongigita Y&R) estas sapopero elsendita en Usono (sur la CBS televida-reto) kaj en multaj landoj ĉirkaŭ la mondo. Ĝi ekis en 1973 kaj estas unu el la markostampoj de la fruaj tagoj de kabla televido.

La serio estis kreita de William Joseph Bell (1927 - 2005) kaj lia edzino Lee Philip Bell en 1973, kiam komence ili pensis nomi ĝin "La Jaroj de Senkulpeco", sed sur la fono de aktualaĵoj en tiu epoko (la Vjetnama milito, la seksa revolucio), decidis prirezigni la nomon. La du ankaŭ kreis la fratinserion The Bold and the Beautiful (La Aŭdacaj kaj la Belaj) 14 jarojn poste. La tri infanoj de la paro estas implikitaj en la produktado de la du popularaj sapoperoj. Ilia filino Lorelei Bell aktoras dum pli ol dudek jaroj en "Restless Youth".

En la centro de la serio estas tri familioj, pli malpli grandaj - la Abbott, Newman kaj Chancellor familioj. La diversaj intrigoj rondiras ĉirkaŭ tiuj familioj kaj aliaj roluloj. Fakte, "Restless Youth" estas unu el la nuraj sapoperoj kiuj sukcese anstataŭigis la nukleajn familiojn kiuj origine situis ĉe la bazo de la intirgego - nome la Brooks kaj Foster familioj. Jill Abbott, membro de la Foster familio, estas la nura (permanenta) resto de tiu familio aktuale en la 2010-aj jaroj.

La ŝanĝo de aktoroj estas sufiĉe ofta, kiu estas kutima situacio en tre longdaŭraj sapoperoj. La rolulo de Jill Abbott estis rolita fare de kvar aktorinoj tra la sezonoj. La rolulo de Catherine Chancellor estas unu el la plej identigitaj kun la serio, ĉar ŝi estis interpretita de ununura aktorino ekde 1973 - Jean Cooper, la patrino de Corbin Branson kiu partoprenis la serion intermite. En 2003, la historio de la intrigo estis reverkita tiel ke iĝis konata ke Jill Abbott estas neniu krom la filino de Catherine - ŝia amara rivalo dum la plej multaj el la jaroj de la serio. Ankaŭ en 2010, la historio estis reverkita kiam estis rivelita ke fakte Catherine ne estis la patrino de Jill.

La rolulo de Anita Lawson estis ludita de Catherine Bach.

La intrigo temigas la romantikan aspekton de la vivo (am- kaj personaj rilatoj, geedziĝoj, perfidoj, eksedziĝoj, ktp.) kaj la komerca-ekonomia (provoj transpreni diversajn kompaniojn).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]