The Three Caballeros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el The three caballeros)
The Three Caballeros
aktora-movbilda filmo • antologifilmo
Originala titolo The Three Caballeros
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 21 dec. 1944
Ĝenro muzika filmo, porinfana filmo, tradicie farita movbildo, fantasta filmo, porfamilia filmo, komedio
Kameraado Ray Rennahan
Reĝisoro(j) Norm Ferguson • Clyde Geronimi • Jack Kinney • Bill Roberts • Harold Young
Produktisto(j) Walt Disney
Scenaro Del Connell • William Cottrell • Bill Peet • Homer Brightman • Ernest Terrazas • Ted Sears • Ralph Wright • Elmer Plummer • Roy Williams • James Bodrero
Loko de rakonto Sudameriko
Muziko de Manuel Esperón • Ary Barroso • Agustín Lara • Dorival Caymmi • Benedito Lacerda • Braguinha • Felipe Gil • Charles Wolcott • Edward H. Plumb • Paul Smith • Charles Wolcott
Rolantoj Aurora Miranda • Carmen Molina • Dora Luz • Nestor Amaral • Almirante • Trío Calaveras • Trío Ascensio del Rio • The Mexican Players
Produktinta firmao Walt Disney Company
IMDb
vdr

The Three Caballeros (La tri ĝentlemanoj, en hispana "caballeros") estas usona real-agada animaciita miksa filmo de 1944 produktita de Walt Disney kaj publikigita de RKO Radio Pictures. Ĝi estas la sepa animacia longa filmo de Disney kaj la dua el ses filmokolektoj produktitaj de Walt Disney Productions en la 1940-aj jaroj. La filmo premieris en Meksikurbo la 21an de decembro, 1944. Kaj estis publikigita en Usono la 3an de februaro, 1945 kaj en Britio tiun marton. Ĝi estis programita kiel parto de la Politiko de bona najbareco de Usono kun landoj de Latinameriko cele al plifortigo de aliancoj dum la Dua Mondmilito. La serio jam komencis per la filmo Saludos Amigos.

La filmo estis planita kiel serio de apartaj segmentoj, kunigita pere de la ligilo de Donald Duck kiu malfermas donacojn de naskiĝtago el siaj latinamerikaj amikoj. Kelkaj latinamerikaj steluloj de la periodo aperas, kiel la kantistino Aurora Miranda (fratino de Carmen Miranda) kaj Dora Luz, same kiel la kantistino kaj dancistino Carmen Molina.

La filmo estis produktita kiel parto de la bonvola mesaĝo de la studio por Latinameriko.[1] En la filmo stelulas Donald Duck, kiu dum la filmo estas aligita de sia olda amiko José Carioca, nome cigar-fumema papago el Saludos Amigos, kiu reprezentas Brazilon, kaj poste li amikiĝas kun pistolema virkoko nome Panchito Pistoles, kiu reprezentas Meksikon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Disney, Walt. "An Interview with Walt Disney". Orson Welles Mercury Theater (Interview). Interviewed by Fletcher Markle.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]