Theatre Owners Booking Association

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Theatre Owners Booking Association
theatre chain
Lando(j) Usono vd
vdr

Theatre Owners Booking AssociationTheater Owners Booking Association (eo: Enskribo-Asocio de la Teatrejo-Posedantoj), mallonge T. O. B. A., estis ligo de usonaj vodevil-teatrejoj, kiu ĉefe en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj ofertis spektaklojn kun nigrusonaj muzikistoj, komikistoj kaj aliaj teatroartistoj. La teatrejo-posedantoj estis nure blankuloj, kiuj organizis por nigrula publiko ĵaz-, blus- kaj aliaj eventojn. La ligo komencis en 1909 kun 31 teatrejoj kaj havis en sia florepoko dum la 1920e-aj jaroj pli ol 100 membrojn.

La nigrulaj artisto stampis por T. O. B. A. la moknomojn Tough on Black Artists (Rigora kontraŭ nigrulaj artistoj, ĉar la salajroj estis pli malaltaj ol tiuj por blankuloj) kaj Toby Time (Time, fakte tempo, estis sinonimo por vodevilo). Onidire teatrejoj de T. O. B. A. estis la ununuraj sude de la Linio Mason-Dixon, kiuj proponis programojn por nigrula publiko. Pro la Granda Depresio T. O. B. A. perdis gravecon.

Al la steluloj de T. O. B. A. apartenis i. a. Ethel Waters, Ma Rainey, Bessie Smith, Mamie Smith, Fletcher Henderson, Fats Waller, Louis Armstrong, Duke Ellington, Josephine Baker, Cab Calloway, Count Basie kaj (jam en la aĝo de kvar jaroj) Sammy Davis junior.