Theo Uden Masman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Theo Uden Masman
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1901 (1901-03-15)
en Cirebon
Morto 27-an de januaro 1965 (1965-01-27) (63-jaraĝa)
en Hago
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo pianistobandestroĵurnalisto
vdr

Theo Uden MASMAN (* 15-an de marto 1901 en Cheribon (Javo); † 27-an de januaro 1965 en Hago) estis pianisto, sondisko-importisto kaj ĵurnalisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li fondis en 1926 la nederlandan ĵazbandon The Original Ramblers Dance Orchestra, en 1929 la bando unuafoje surdiskigis. En la 1930-a jaroj ĝi validis kiel ĉefa kaj „plej progesema“ svingbando nederlanda laŭ Teddy Doering, biografiisto de Hawkins. En 1935 ĝi akompanis Colemanon Hawkins dum lia restado en Nederlando kaj sekvatempe pluajn gravajn ĵazmuzikistojn. En februaro kaj aŭgusto de 1935 okazis du sonregistrad-kunsidoj kun Hawkins pri„I Wish I Were Twins“ kaj „Meditation“. Aranĝisto de la dua kunsido estis trumpetisto Jack Bulterman.

Dum la 1940-aj jaroj la bando estis en Belgujo preskaŭ pli populara ol en Nederlando kaj ĝi estis konata ankaŭ en Germanujo. Post la Dua Mondmilito ĝi komence restis en Belgujo, ĉar ĝi pro kunlaboro kun la germanaj propagando-organizaĵoj dum la okupado perdis simpation en sia hejmlando. Dum la okupado de Nederlando per la germana armeo li prezentis en la radiostacio De Nederlandsche Omroep, kiun la germanoj kontrolis. Krome li prezentis dum por-germanaj kunvenoj. Do post la milito lin kaj lian bandon trafis duonjara prezentado-malpermeso. Ĉar li tamen dum la milito ankaŭ helpis judajn eksbandanojn, kiuj devis sin kaŝi, la ripoĉo kontraŭ li estis malpli rigora. En 1964 Masman malfondis pro sankaŭzoj la bandon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Teddy Doering: Coleman Hawkins. Sein Leben, seine Musik, seine Schallplatten. Edition Oreos, Waakirchen 2002, ISBN 3-923657-61-7 (Collection Jazz. 26).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]