Theodor Bibliander

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Theodor Bibliander
Theodor-Bibilander.jpg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1499 (1499-11-30)
en Bischofszell
Morto 26-an de septembro 1564 (1564-09-26) (64-jara)
en Zuriko
Mortokialo pesto
Lingvoj latina lingvo
Ŝtataneco Svislando
Profesio
Profesio teologo • tradukistolingvistoverkisto
Information icon.svg
vdr


Theodor Buchmann (1509-1564) estis teologo, reformisto, orientalisto, lingvisto, hebreisto, helenisto, bibliisto, eldonisto de la unua latina tradukaĵo de la Korano, tradukita de Roberto de Kettono (1110-1160) kaj eldonita de Johano Oporino. Li estis familiara al la araba idiomo kaj aliaj orientaj lingvoj, kaj publikigis hebrean gramatikon en 1535, krom komentoj pri la Biblio. Li estis profesoro en Legnica (1527-1529), poste li reiris al Zuriko kie li sukcedis al Ulriko Zvinglo (1484-1531) kiel profesoro. Li kutime nomis sin "homo grammaticus"[1], oni kredas ke li mastris pli ol tridek lingvojn kaj estis unu el la plej gravaj tiamaj ekzegezistoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Hans Buchmann, konsilisto en Bischofszell. Instigita de sia frato Henriko por sin dediĉi al orientaj lingvoj, li studis la grekan kun Oswald Myconius (1488-1552) kaj la latinan kun Jakobus Ceporinus (1499-1525). En 1523, li komencas en Zuriko farante publikajn komentojn pri la Biblio. Inter 1525 kaj 1527, en Bazelo li ĉeestis la lecionojn de Johano Okolampado (1482-1531) kaj Konrado Pelikano (1478-1556) en la hebrea pri la Malnova Testamento. Leo Jud (1482-1542) kaj Ulriko Zvinglo (1484-1531) ankaŭ estis liaj profesoroj. Li ankaŭ familiariĝis kun la araba lingvaĵo kaj aliaj lingvaĵoj el la Oriento, kaj fariĝis profesoro pri teologio.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Rekomendita de Zvinglo al la princo de Legnica, Frederiko la 2-a (1480-1547), dum du jaroj li instruas en la Supera Lernejo de tiu urbo, en Silezio, kaj post kelkaj monatoj en la Latina Lernejo, en Brugg. Reirante al Zuriko, en 1529, li restas ĉe sia frato kie li profundiĝis en siaj lingvistikaj konoj kaj ekpreparas prihebrean gramatikon. Ĉe la morto de Zvinglo, en 1531, li sukcedas al ĉi tiu en la katedro pri Malnova Testamento - konsistigante en la komentoj pri la Septuaginto - en la loka teologia lernejo, kies posteno li okupas dum preskaŭ tridek jaroj. Erudicia filologo, li studas ankaŭ tiel la semitajn kiel la popolarajn kaj naciajn lingvaĵojn, konsideratajn barbaraj de multaj el siaj samtempuloj. Klerema, li akiris grandan reputacion kiel filologo kaj biblia ekzegezisto kaj liaj instruojn rapide disvastiĝis pere de sia lernantaro.

Li partoprenis en pluraj religiaj debatoj, kiuj agitis la tiamajn kristanojn, per kritikoj al la Katolika Eklezio kaj al la romaj aŭtoritatoj. En sia verko "De legitima vindicatione Christianismi" (1553), li kontraŭas al la Koncilio de Trento kaj laŭdas la anglikanan anglion kiel ekzemplodona tero por la kristana libereco, kaj kritikas la papon, konsiderante lin kiel kontraŭkristo.

Kun Pietro Martire Vermigli (1499-1562), strikta defendanto de la Kalvinismo, li implikiĝis en doktrina polemiko pri la antaŭdestinitaĵo. En 1560, rezulte de tiuj dispuoj, li estas eksigita de sia teologia katedro kaj mortis pro bubona pesto, en 1564.

Selektita publikaĵaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. gramatikisto aŭ klerulo.