Theodor Gomperz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Theodor Gomperz
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1832 (1832-03-29)
en Brno
Morto 29-an de aŭgusto 1912 (1912-08-29) (80-jaraĝa)
en Baden
Tombo Döbling Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstra imperioAŭstrio-Hungario
Alma mater Universitato de Vieno
Familio
Frat(in)oj Josephine von Wertheimstein • Sophie von Todesco • Max von Gomperz • Julius von Gomperz
Edz(in)o Elise Gomperz
Infanoj Heinrich Gomperz • Bettina Holzapfel-Gomperz
Okupo
Okupo historiistofilozofo • klasika filologo • profesoro • historiisto pri filozofio • klasikisto • politikisto
vdr
Theodor Gomperz, 1900

Theodor GOMPERZ (naskiĝinta la 29-an de marto 1832 en Brunno, mortinta la 29-an de julio 1912 en Baden bei Wien) estis aŭstra klasika filologo kaj filozofihistoriisto. Lia patro estis grandkomercisto kaj bankisto; en 1869 li nuptis Elise Siĉrovsky kiu naskis du filojn kaj filinon.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dum la studoj ĉe la gimnazio brunna (1841–47) kaj la surloka filozofia instituto (1847–49) li influitis de la aŭgustenano Thomas Franz Bratranek. Li estis liberpensanto kiu igis ke la 13 jaraĝa Gomperz komencis emancipiĝon le la gepatraj religiaj tradicioj kaj akcepton de pozitivisman mondovizion. Krome gravis lia ekkono de Analysis of the Phenomena of the Human Mind de James Mill kio venigis lin al la verkaro de ties filo John Stuart Mill. Inter 1869 kaj 1880 Gomperz eĉ gvidis tradukistaron por ties kompleta verkaro en 12 volumoj. Poste li pli ŝatis Auguste Comte pro la socialaj aspektoj ĉe la temoj de Comte.

En 1849 li ekstudentis en Vieno ĉe la jura fakultato antaŭ aliorientiĝo pri klasika filologio inter 1850 kaj 1853. Gravis por li tie Hermann Bonitz. Sen strebi forman finstudon kun ekzameniĝo li vagis tra multaj scienckampoj, i.a. naturhistoriaj. Dum restado en Lepsiko (1854–55) li havis kontaktojn kun Gustav Freytag kaj Otto Jahn helpante la redaktadon de "Grenzbote". Krome li iris Parizon kaj Londonon. Per la okupiĝo pri la hipokrataj verkoj kaj papirusoj el Herkulano li metis la fundamentan ŝtonon je habilitiĝo. Ĝi sukcesis en 1867 en Vieno. Doktoriĝon li gajnis nur honoran en 1868 fare de la Universitato de Königsberg.

Vokiĝon al eksterorda profesoreco en Graz pri historio de la antikva filozofio li ne sekvis; en 1869 li nomumitis ekserorda profesoro ĉe la Universitato de Vieno pri klasika filologio. Inter 1873 kaj 1900 li estis tie orda profesoro.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Krom la jam menciitaj meritoj li priesploris diversajn aŭtorojn (i.a. Eŭripido, Herodoto, Demosteno) neniam forgesante la ĉefan filozofian intereson. Al la antikvaj filozofoj li dediĉis sian ĉefverkon Griechische Denker, eine Geschichte der antiken Philosophie en tri volumoj (1896–1909, ⁴1922-31; kun tradukoj en la lingvoj angla, franca, rusa, hebrea, itala). Tiu tiama furorverko kompendieska daŭre valoras pro intencita refuzo de prezento de la ŝtupoj de helena pensad-evoluo kiuj povas nur esti frukto de spekulado kaj kunmetado. Malgraŭ eksmodiĝo de kelkaj flankoj tiu ĉi verko honorata estu kiel taŭga elirpunkto por diskutoj pri antikva filozofio.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1901: ano de la supera chambro de la aŭstra parlamento
  • akademiano en Vieno, Sankt-Peterburgo kaj Parizo

Aliaj verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Philodemi Epicurei, De ira, 1864
  • Herculanensia, ĉe: Zs. f. d. österr. Gymnasien, 1864, 1865, 1872
  • Herculanens. Stud. I, II, 1865 s.
  • Btrr. z. Kritik u. Erklärung griech. Schriftsteller I-IX, ĉe: SB d. Phil.-hist. Kl. d. Wiener Ak. d. Wiss. 79, 1875, 80, 1875, 83, 1876, 122, 1891, 134, 1896, 139, 1898, 143, 1901, 152, 1906, 154, 1907
  • Herodote. Stud. I kaj II, samloke 103, 1883, 112, 1886
  • Zu Heraklits Lehre u. d. Überresten s. Werkes, samloke 113, 1887
  • Platon. Aufsätze I-IV, samloke 114, 1887, 141, 1899, 145, 1903, 152, 1905
  • Nachlese zu d. Bruchstücken d. griech. Tragiker, samloke 116, 1888
  • Zu Aristoteles' Poetik I-III, samloke 116, 1888, 132 kaj 135, 1896
  • Hippocrates, De arte, Die Apologie d. Heilkunst, samloke 120, 1890, ²1910
  • Aristoteles' Poetik übers., 1896
  • Essays u. Erinnerungen, 1905
  • Hellenika, e. Ausw. philolog. u. phil.geschiditl. kleiner Schrr., du volumoj, 1912.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Lesky, Albin, "Gomperz, Theodor" ĉe: Neue Deutsche Biographie 6 (1964), p. 641-642 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]