Theodor Hagen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Theodor Hagen
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1842 (1842-05-24)
en Duseldorfo
Morto 12-an de februaro 1919 (1919-02-12) (76-jaraĝa)
en Vajmaro
Tombo Historia tombejo en Weimar
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Kunstakademie Düsseldorf
Okupo
Okupo pentristo • universitata instruisto
vdr
Herbstlicher Wald, en la Kastela muzeo vajmara

Theodor Joseph HAGEN (naskiĝinta la 24-an de majo 1842 en Düsseldorf, mortinta la 12-an de februaro 1919 en Vajmaro) estis germana pentristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de komercisto li estis inter 1863 kaj 1868 disĉiplo de Oswald Achenbach ĉe la Ŝtata artakademio de Düsseldorf. Nur tri jarojn post studfino li sekvis vokiĝon al la Artlernejo vajmara kie li posteulis Max Schmidt zorgante pri klaso de pejzaĝpentremuloj. Li fariĝis direktoro en 1877 sed jam en 1881 li petis maldungiĝon por povi dediĉi sin tute al instruado.

Hagen malfermis al si la studadon de naturo laŭ la modelo de francaj pentristoj de realismo (ekz. Gustave Courbet) tra paysage intime de la skolo de Barbizon ĝis impresionismo. Li ne nur transdonis la sciojn sed ankaŭ volonte akceptis instigojn kaj ideojn de studentoj. Ekde 1885 Hagen pentris impresionisme, influite de sia lernanto Ludwig von Gleichen-Rußwurm. Hagen ne nur liberaere desegnis sed ankaŭ pentris. Dume en fruaj jaroj li trovis siajn motivojn ĉe Malsupra Rejno, en Vestfalio, je Eifel, ĉe Mozelo, ĉe Lahn kaj en Svisujo - estis nun inspirfonto la pejzaĝoj en la ĉirkaŭaĵoj de Vajmaro kaj Turingio. Unu lia plej belaj verkoj estas sendube Die Windmühle pri ventmuelejo apud Vajmaro (kiu videblas Vajmare en la Ŝtataj artkolektoj).

Ekde 1866 li sendis verkoj al ekspozicioj de Prusia akademio de artoj kaj de Deutscher Künstlerbund. Ekde 1876 lia verkaro ĉeestas Glaspalast (Munkeno). En 1893 li membris ĉe Münchener Secession kaj ekde 1902 ĉe Berlina secesio. Hagen estis unu el la plej gravaj pejzaĝistoj impresionistaj ĝuante la grandan ŝaton de Alfred Lichtwark, estro de Kunsthalle (Hamburgo). Lichtwark komisiis ĉe Hagen ankaŭ havenbildojn. Krome Hagen flegis akvaforton.

La hagen-aj verkoj admireblas en muzeoj de Vroclavo, Bukareŝto, Dresdeno, Düsseldorf, Erfurto, Hamburgo, Magdeburg, Munkeno, Poznano, Stutgarto kaj Vajmaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Schmidt, Heinrich, "Hagen, Theodor" ĉe: Neue Deutsche Biographie 7 (1966), p. 481-482 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]