Theodor Mommsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Theodor Mommsen
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
membro de la Reichstag de la Germana Imperio
Theodor Mommsen 2.jpg
Persona informo
Theodor Mommsen
Naskiĝo 30-an de novembro 1817 (1817-11-30)
en Garding
Morto 1-an de novembro 1903 (1903-11-01) (85-jara)
en Charlottenburg
Tombo Dreifaltigkeitskirchhof II [#]
Etno Germanoj [#]
Lingvoj latinaantikva grekagermana [#]
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoReĝlando PrusioDanio [#]
Alma mater Universitato de Kilo • Christianeum Hamburg • Universitato de Zuriko [#]
Partio Nacia Liberala Partio [#]
Familio
Gefratoj Tycho Mommsen • August Mommsen [#]
Edz(in)o Maria Auguste Mommsen [#]
Infanoj Karl Mommsen [#]
Parencoj Ulrich von Wilamowitz-Moellendorff • Tycho von Wilamowitz-Moellendorff • Wolfgang Mommsen [#]
Profesio
Okupo historian of classical antiquity • numismato • juristoĵurnalisto • historiisto de juro • verkisto • universitata instruisto • politikisto • epigrafisto • klasikisto • classical archaeologist • historiisto • germanisto [#]
Laborkampo historiosciencohistoriojurisprudencoklasika filologioGrek-romia antikvo [#]
Aktiva en BerlinoLeipzig [#]
Verkado
Verkoj Historio de Romio [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Christian Matthias Theodor MOMMSEN [teodor momsen] (naskiĝis la 30-an de novembro 1817 en Garding; mortis la 1-an de novembro 1903 en Charlottenburg) estis germana historiisto kaj juristo. La filologo Tycho Mommsen estis lia frato.

Mommsen, kiu estas konsiderata unu el la plej gravaj historiistoj kaj filologoj de la 19-a jarcento, gajnis grandan renomon pro siaj esploroj pri la Romia Regno. El liaj proksimume 1500 verkoj plej elstaras la tri-voluma Römische Geschichte (Romia historio, 1854-55), pro kiu li en la jaro 1902 gajnis la Nobelpremion pri literaturo pro "la plej granda vivanta majstro de la arta historia verkado, kun speciala referenco al lia monumenta verko, Historio de Romo",

Theodor Mommsen

Per sia kolektaĵo Corpus inscriptionum Latinarum (ekde 1863) li esence kontribuis al la evoluigo de la moderna epigrafiko. Liaj verkoj Römisches Staatsrecht (Romia ŝtatjuro, 3 vol., 1871-88) kaj Römisches Strafrecht (Romia kriminala juro, 1899) pritraktas la Romian ŝtaton el la vidpunkto de juristo.

La politike liberala Theodor Mommsen de 1881 ĝis 1884 estis membro de la germana parlamento Reichstag.

Ekde 1867 li estis honora membro de Hungara Scienca Akademio.