Theodor Schwarz (filozofo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Theodor Schwarz (teologo), Schwarz kaj Schwartz.
Theodor Schwarz
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1915 (1915-01-01)
en Zuriko
Morto 26-an de septembro 1968 (1968-09-26) (53-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo universitata instruisto • verkisto de nefikcio • filozofo
vdr

Theodor Schwarz - prononco [TE:odo:r Ŝvarc] - naskiĝis la 1-an de januaro 1915 en Zuriko, mortis 53-jara la 26-an de septembro 1968 - estis svisa ortodokse marksisma filozofo, universitata profesoro kaj verkisto de nefikcio. Schwarz doktoriĝis kaj estis kunfondinto de la malgranda scisa politika partio "Svisa Partio de la Laboro" (germane Partei der Arbeit der Schweiz, PdA, france Parti suisse du Travail, PST, itale Partito Operaio e Popolare, POP, romanĉe Partida svizra da la Lavur, PSL). En 1962 li translokiĝis al Bratislavo en la tiama socialisma Ĉeĥoslovakio, kie li instruis germanajn studojn kaj ekde 1965 marksisman filozofion en la urba universitato.

Li tute ne rilatas al Teodoro Ŝvarc, Theodor Schwartz aŭ ekde la 1930-aj jaroj Tivadar Soros, 1893-1968), hungara esperantisto, advokato kaj patro de George Soros, kiu nur hazarde havas la saman nomon.

Elektitaj verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Denker der Politik: Geschichte der politischen Lehren. ("Pensuloj de politiko: historio de politikaj lecionoj") 1940, OCLC 18038197.
  • Irrationalismus und Humanismus? Kritik einer imperialistischen Ideologie vom Standpunkt des Marxismus ("neraciismo kaj humanismo? Kritiko de imperialista ideologio de la perspektivo de marksismo"), eldonejo "Der Aufbruch", Zuriko, 1946 OCLC 2548976.
    • Franca traduko Irrationalisme et humanisme: critique d'une idéologie impérialiste, 1993, ISBN 2-8251-0399-3.
  • Wie studiert man den Marxismus-Leninismus? ("Kiel studi marksismon-leninismon?") 1946, OCLC 29100464.
  • Die weltanschaulichen Grundlagen des Marxismus ("la ideologiiaj fundamentoj de la marksimo") eldonejo "Der Aufbruch", Zuriko, 1947, OCLC 2018778.
  • Zur Kritik der Psychoanalyse ("pri kritiko de psikoanalizo"), eldonejo "Der Aufbruch", Zuriko, 1947, OCLC 4960817.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Nekrologo en: Pravda (periodaĵo de socialisma Slovakio, ne de Moskvo) la 28-an de septembro 1968.
  • Nekrologo en: Neues Deutschland, orienta Berlino la 24-an de oktobro 1968
  • Marc Reinhardt. Theodor Schwarz tel qu'en mon souvenir…. ("Theodor Schwarz kiel mi memoras lin") En: Theodor Schwarz: Irrationalisme et humanisme: critique d'une idéologie impérialiste. ("neraciismo kaj humanismo: kritiko de imperialista ideologio", vid supre) OCLC 716021604, paĝoj 119–127.